4plastik/o JED

plastiko

BELA Arto reliefe reprodukti la formojn de objektoj: ili komencis meti pli multe da farbo sur la kanvason kaj malglatigis la surfacon de pentraĵo per peniko kaj paletra tranĉilo […], la impresionistoj, kiuj interesiĝis pri plastiko sukcesis fariĝi novtipaj pentristoj Kon11 ; la plastikistoj kiel Georgo GroszOtto Dix praktikis estetikon de malbelo, ekstreme kaj distorde [1]. VD:modli, skulpti
Rim.: Iuj limigas la nocion ‚plastiko‘ al modlado kontraste kun skulptado, aliaj komprenas ambaŭ artojn kiel plastiko. Distingo ŝajnas vana, se artisto kombinas ambaŭ teknikojn.
angle:
plastic art, modeling art, molding art
beloruse:
плястыка
ĉeĥe:
plastika
ĉine:
造型艺术 [zàoxíngyìshù], 造型藝朮 [zàoxíngyìshù], 雕塑艺术 [diāosùyìshù], 雕塑藝術 [diāosùyìshù]
france:
arts plastiques
germane:
Plastik (Kunst), Bildhauerkunst
hispane:
Plástica, Artes Plásticas
hungare:
plasztika
japane:
造形芸術 [ぞうけいげいじゅつ]
katalune:
plàstica, modelatge
nederlande:
plastiek, boetseerkunst, beeldhouwkunst
pole:
plastyka
portugale:
arte de plasmar
ruse:
пластика, ваяние, скульптура
slovake:
plastika
ukraine:
пластика, ліплення, скульптура, пластика, ритмічні і ґраціозні рухи

plastika

1.
Rilata al plastiko, taŭga por plastiko: ekspozicio […] kun plastikaj artaĵoj de ĉefaj nun vivaj artistoj [2]; kial admiri la ĉefverkojn de plastikaj artoj nur el la fotoj, se ĉi tie oni povas ilin vidi deproksime kaj ... eĉ tuŝi? [3]; plastika (knedebla) pasto.
2.
(figure) Reliefa kiel la realaĵo; havanta reliefajn formojn precize similantajn la naturon; same impresanta kiel la realaĵo: ju plastike tamen li imagis la perfidecon de Kama, des pli forte li deziris ŝin [4]; ĉio staras klare kaj plastike antaŭ mia animo [5]; mi primiris la perfektan plastikecon de la figuroj […], kiun ĉe ni ankoraŭ oni povis per nenia teknika ekipaĵo estigi en la kinoj VaK . SIN:draste, vive
VD:plasta
angle:
1. plastic (artistic), modeling, molding
beloruse:
плястычны
ĉine:
1. 可塑 [kěsù], 可变形 [kěbiànxíng], 可變形 [kěbiànxíng]
france:
1. plastique (adj., arts)
germane:
1. formbar, knetbar 2. plastisch
hispane:
2. plástico, -a (adj.)
hungare:
plasztikus
japane:
造形の [ぞうけいの], 造形美の [ぞうけいびの], 形の美しい [かたのうつくしい]
katalune:
plàstic, modelable, deformable ~e: tangiblement, gairebé real.
nederlande:
plastisch
pole:
1. plastyczny 2. plastyczny
ruse:
1. пластический
ukraine:
пластичний

galvanoplastiko

TEK
Arto kaj procedo apliki galvanan kurenton por kovri objekton per maldika tavolo de metalo: Espero por la mondo: spirita galvanoplastiko (librotitolo) [6]. VD:elektrotipio, galvanaĵo
6. La Ondo de Esperanto, 1999, No 5 (55)
angle:
electroplating
beloruse:
гальванаплястыка
ĉine:
电铸 [diànzhù], 電鑄 [diànzhù], 电镀塑 [diàndùsù], 電鍍塑 [diàndùsù]
france:
galvanoplastie
germane:
Galvanoplastik
greke:
γαλβανοπλαστική
hungare:
galvanoplasztika
japane:
電気メッキ法 [でんきめっきほう]
katalune:
galvanoplàstia
nederlande:
galvanoplastiek
portugale:
galvanoplastia, galvanoplástica
ruse:
гальванопластика
ukraine:
Гальванопластика

administraj notoj