Aldoni tradukojn al ReVo:

ReVo *7pol/o

*polo

serĉi 'polo'
[pol.0o]
1.
[pol.0o.sxtatano]
POL Ŝtatano de Pollando: Zamenhof ne estis polo tial, ke la moderna Pollando estis parto de Rusio, do oficiale li estis ruso [1]; do mi konkludas, ke Koperniko estis polo [2]; dum elektoj en oktobro la pola popolo voĉdonis plimulte por aliaj, tiel ke Kaĉinski kun sia partio PiS forpisis sin el la registaro [3]. SIN:pollandano, polujano
2.
[pol.0o.naciano]
POL Homo kun pola nacieco: la personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon [4]; pola patrioto diras, ke en „Polujo“ ĉiuj devas esti poloj, sed tiuj samaj poloj indignas, kiam en alia lando oni postulas, ke ili estu ne-poloj [5].
Rim.: En Fundamenta Krestomatio aperas la vorto „polo“ ankaŭ kun la signifo „poluso“: la triangulo formita, sur la sfero ĉiela, per la polo, la zenito kaj la suno FK .
angle:
[pol.0o.rim_poluso]
Pole, Polish person
beloruse:
паляк
ĉeĥe:
Polák
ĉine:
2. 波兰人 [bōlánrén], 波蘭人 [bōlánrén]
france:
1. Polonais 2. Polonais
germane:
Pole
ide:
Poloniano, Polono
japane:
ポーランド人 [ポーランドじん]
litove:
lenkas
nederlande:
1. Pools staatsburger 2. Pool
pole:
1. Polak 2. Polak
slovake:
Poliak
tokipone:
jan Posuka
ukraine:
поляк
volapuke:
Polänan

polino

serĉi 'polino'
[pol.0ino]
1.
[pol.0ino.sxtatano]
POL Virina polo1: polinoj el la orienta parto de sia lando vizitas ne nur Lviv, sed ankaŭ aliajn ukrainajn urbojn [6].
2.
[pol.0ino.naciano]
POL Virina polo2: super ĉiuj virinoj, plej amindaj Polinoj, gajaj, kiel la junaj katetoj, blanka roza la vango, kvazaŭ lakto kaj sango, la okuloj — brilantaj steletoj FK ; la nuna filmo temas pri la devigaj divorcoj dramaj de familioj kun fremdaj edzinoj, precipe rusinoj, bulgarinoj, polinoj kaj aliaj el la iama socialisma tendaro [7].
6. Monato, Dmitrij Cibulevskij/pg: Lviv kaj mort'
7. Monato, Bardhyl Selimi: Albanstila divorco
angle:
Polish girl, woman
beloruse:
полька, палячка
ĉeĥe:
Polka
ĉine:
波兰人 [bōlánrén], 波蘭人 [bōlánrén]
france:
1. Polonaise 2. Polonaise
germane:
Polin
ide:
Polonianino, Polonino
litove:
lenkė
nederlande:
1. Pools staatsburger (vr.) 2. Poolse
pole:
1. Polka 2. Polka
slovake:
Poľka
ukraine:
полька
volapuke:
ji-Polänan

*pola

serĉi 'pola'
[pol.0a]
1.
[pol.0a.POL]
POL Rilatanta al poloj, ilia nacieco aŭ ŝtato: pola lingvo, aŭtoro, konstitucio; litva pola poeto Mickieviĉ, el Vilno forpelita de la rusa registaro, sonigis tra Eŭropo genian alvokon al sanktiĝo de sia popolo por savi ĉiujn gentojn de l' mondo VivZam ; li esprimis la deziron, ke lia verko, krom la partoj rusa, pola, franca kaj germana, enhavu ankaŭ parton Esperantan PrV ; suferas la pola popolo [8].
2.
[pol.0a.LIN]
(la pola) la nacia lingvo de Pollando: gramatiko pola [9]; la tradukoj germana, rusa kaj pola [10]; li tradukas abunde el la pola [11].
8. Zofia BANET-FORNALOWA/pg: Kiam orkestro fariĝas orkesto, Monato, 2000/05, p. 12
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Gramatiko
10. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
11. Monato, Carlo MINNAJA: Finaj agordoj
angle:
Polish
beloruse:
польскі
ĉeĥe:
polský, týkající se Polska
france:
1. polonais (adj.)
germane:
polnisch
ide:
Poloniana, Polona
japane:
ポーランドの [ぽーらんどの]
litove:
lenkiškas
nederlande:
1. Pools
pole:
1. polski
slovake:
poľský
ukraine:
польський
volapuke:
Polänik

Polujo

serĉi 'Polujo'
[pol.P0ujo]
[pol.P0ujo.lando]
POLGEOG Pollando: la lando de la poloj estas Polujo [12]; en Portugalujo kontraŭ 1000 viroj estas 1091 virinoj, en Norvegujo 1090, en Polujo 1076 FK ; la morto rabis al ni Jozefon Wasniewski, la simpatian kaj de ĉiuj amatan apostolon de nia afero en Polujo [13]; HIS Reĝolando Ruslanda Polujo FdO ; ĉu vi deziras per milito preni Polujon tutan aŭ nur liman pecon Hamlet ; la Polujo ne pereis [14]. SIN:Pollando, Polio
12. Doron Modan: Ni paroletu pri la historio de E-o
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
14. Bogusław Grabowski: Litvo, Patrujo Mia...
afrikanse:
Pole
angle:
Poland
beloruse:
Польшча
ĉeĥe:
Polsko
ĉine:
波兰 [bōlán], 波蘭 [bōlán]
france:
Pologne, République de Pologne
germane:
Polen Polen
hispane:
Polonia
hungare:
Lengyelország
ide:
Polonia
indonezie:
Polandia
itale:
Polonia
latinece:
Polonia
litove:
Lenkija
nederlande:
Polen
okcidentfrise:
Poalen
pole:
Polska
portugale:
Polónia
ruse:
Польша
slovake:
Poľsko
tokipone:
ma Posuka
ukraine:
Польща
volapuke:
Polän

Pollando

serĉi 'Pollando'
[pol.P0lando]
[pol.P0lando.POL]
POLGEOG Ŝtato situanta en centra Eŭropo kaj limanta norde al Balta Maro, Rusujo kaj Litovio, oriente al Belorusio kaj Ukrainujo, okcidente al Germanujo kaj sude al Slovakujo kaj Ĉeĥujo: la ĉefurbo de Pollando estas Varsovio ĉe la proksimuma mezo de la fluo de rivero Vistulo [15]; Kaliningrad (rusa enklavo inter Litovio kaj Pollando) [16]; Pollando estas 97%-e romkatolika ŝtato sed ironie ― en lia propra lando ― la plimulto defias papajn ediktojn pri ekzemple abortigo kaj seksrilatoj antaŭ-geedzaj [17]; dum la lasta jardeko EU-landoj translokis parton de sia produktado al Pollando kaj tio plibonigis la pagbilancon [18]; la oficiala nomo de Pollando estas Pola Respubliko [19]. SIN:Polio, Polujo
Rim.: La nomo estas gentobaza (AdE), sed uzas la finvorton -land anstataŭ -uj/-i pro internacieco aŭ Esperanta tradicio.
15. Pollando , Vikipedio, artikolo pri Pollando
16. Laimius Stražnickas: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition, Monato, 2000/04, p. 13
17. W. H. Simcock: Kie la toleremo?, Monato, 2000/07, p. 10
18. Monato, Stanisław Śmigielski: Eksporto nur al Okcidento
19. Pollando , Vikipedio, artikolo pri Pollando
afrikanse:
Pole
angle:
Poland
beloruse:
Польшча
ĉeĥe:
Polsko
ĉine:
波兰 [bōlán], 波蘭 [bōlán]
france:
Pologne, République de Pologne
germane:
Polen Polen
hispane:
Polonia
hungare:
Lengyelország
ide:
Polonia
indonezie:
Polandia
itale:
Polonia
latinece:
Polonia
litove:
Lenkija
nederlande:
Polen
okcidentfrise:
Poalen
pole:
Polska P~a Respubliko: Rzeczpospolita Polska.
portugale:
Polónia
ruse:
Польша
slovake:
Poľsko
tokipone:
ma Posuka
ukraine:
Польща
volapuke:
Polän

pollandano

serĉi 'pollandano'
[pol.0landano]
[pol.0landano.POL]
POLGEOG Loĝanto de Pollando: li estu simple honesta Pollandano VivZam ; same: polo – pollandano aŭ polujano (= loĝanto de Polujo; li povas esti polo, judo, germano, ruso k.t.p.) [20]; la verko entenis aron da anekdotoj pri tipa pollandano, lia karaktero, kaj cetere bildigis la vivkondiĉojn de tiu periodo [21]. SIN:polo
angle:
inhabitant of Poland
beloruse:
паляк, грамадзянін Польшчы
ĉine:
波兰 [Bōlán], 波蘭 [Bōlán]
france:
Polonais
germane:
polnischer Staatsbürger
litove:
Lenkijos gyventojas
nederlande:
Pools staatsburger
pole:
Polak
tokipone:
jan Posuka
volapuke:
Polänan

polujano

serĉi 'polujano'
[pol.0ujano]
[pol.0ujano.POL]
POLGEOG=pollandanoSIN:polo1
angle:
inhabitant of Poland
beloruse:
паляк, грамадзянін Польшчы
france:
Polonais (citoyen)
germane:
polnischer Staatsbürger
litove:
Lenkijos gyventojas
nederlande:
Pools staatsburger
pole:
Polak
tokipone:
jan Posuka
volapuke:
Polänan

Grandpolujo

serĉi 'Grandpolujo'
[pol.Grand0ujo]
[pol.Grand0ujo.POL]
POLGEOG Regiono en okcidenta Pollando kun ĉefurbo Poznano: de la pramalnova tempo Łagów havis strategian rolon, troviĝante ĉe la limkruciĝo de la t.n. Grandpolujo, Pomerio, Brandenburgio kaj Silezio [22]; pagana princlando troviĝanta sur la terenoj de la nuntempa Grandpolujo [23].
22. Pola Radio: Pollando invitas: Łagów, 2007-05-12
23. Vikipedio, Mjeŝko la 1-a (Pollando)
angle:
Greater Poland, Great Poland
beloruse:
Вялікая Польшча, Вялікапольшча
ĉine:
大波兰 [dàbōlán], 大波蘭 [dàbōlán]
germane:
Großpolen
nederlande:
Groot Polen
pole:
Wielkopolska

Malgrandpolujo

serĉi 'Malgrandpolujo'
[pol.Malgrand0ujo]
[pol.Malgrand0ujo.POL]
POLGEOG Regiono en sudorienta Pollando kun ĉefurbo Krakovo: Mjeŝko la 1-a […] dum siaj lastaj vivojaroj ekmilitis kun Ĉeĥio konkerante Silezion kaj verŝajne Malgrandpolujon [24];
Rim.:Troveblas foje ankaŭ la nomo Etpolujo [Sebastian Cyprych]
angle:
Lesser Poland, Little Poland
beloruse:
Малая Польшча, Малапольшча
germane:
Kleinpolen
latinece:
Polonia Minor
nederlande:
Klein Polen
pole:
Małopolska

administraj notoj

~ujano: Mankas fontindiko.
~ujano: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Malgrand~ujo: Mankas dua fontindiko.