*plend/i UV *plendi serĉi 'plendi' [plend.0i] (ntr) 1.[plend.0i.dolore] Esprimi per vortoj sian doloron, ĉagrenon: plendi pro vundoj kaj ŝirdoloro en la piedoj [1]; grimace li plendas jam pri reŭmatismo [2]; suferi senĉese, sen ia plendo [3]; ŝi komencis plendi kaj lamenti [4]; ŝi ne plendis, sed estis plena de malĝojo [5]; ne rigardadu al mi tiel plende [6]. ĝemi, lamenti, plori, sopiri, vekrii 2.[plend.0i.malkontente] Esprimi per vortoj, ke oni estas malkontenta pri io aŭ iu: plendi pri la impostoj [7]; plendi ĉiam pri la tro karaj viandokostoj [8]; vi havas nenian kaŭzon plendi, ni vivas bone kune [9]; mi devas tuj iri plendi al la patro kaj al la patrino kaj fari ilin atestantoj de la ĉagrenoj kaj malhonoro, kiun ilia filino al mi kaŭzas [10]; homoj plendis, ke vi senĉese maltrankviligas ilin, ŝtelas retojn, provizojn [11]; maljunaj [virinoj] plendas pri la facilanimeco de la junularo kaj pri la malboniĝo de la tempoj [12]; kion fari? tiel volis la sorto, kontraŭ kiu mi tamen tute ne plendas Marta ; mi ne plendas pri tiuj ĉi ŝuoj, sed mi bezonas aliajn por esti dece vestita [13]; la juna markizino plendis, ke ŝiaj okuloj estas senĉese ofenditaj de tiuj Imperiostilaj mebloj [14]; li atendas kaj plendas kaj denove atendas PrV . protesti 3.[plend.0i.JUR] Formale informi juĝan instancon pri maljustaĵo, mistrakto ktp por ricevi kompenson: plendi ĉe la tribunalo; plendu al la princo, ke via frato proprigis al si la bovinojn, postulu, ke li redonu ilin [15]; virino plendis al kapitano, ke ŝi estas ĉirkaŭrabita de liaj soldatoj [16]; mi iris plendi al la lernejestro, sed kiam li venis, […] ĉiuj knaboj kondutis dece [17]; plendito, kion vi povas diri por via pravigo [18]? li ne plendu kontraŭ vi al la Eternulo [19]; se neniu plendas, neniu defendas PrV . akuzi, denunci 1. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXI2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Antaŭsignoj3. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria4. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto5. Internacia krestomatio, Neniam Plu!6. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V8. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto9. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto10. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Unua11. Vaclav Sieroŝevski, trad. Kazimierz Bein: La fundo de l' mizero, IX12. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II13. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto14. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua15. Vaclav Sieroŝevski, trad. Kazimierz Bein: La fundo de l' mizero, IV16. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto17. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto18. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 24:15 angle: complain beloruse: скардзіцца, наракаць bulgare: оплаквам се, жалвам се ĉeĥe: naříkat, stěžovat si, žalovat ĉine: 嗔怨 [chēnyuàn], 怨叹 [yuàntàn], 怨嘆 [yuàntàn], 叫苦 [jiàokǔ], 投訴 [tóusù], 投诉 [tóusù], 訴苦 [sùkǔ], 诉苦 [sùkǔ], 抱怨 [bàoyuàn], 埋怨 [mányuàn], 訴冤 [sùyuān], 诉冤 [sùyuān], 諑 [zhuó], 诼 [zhuó] france: se plaindre 3. déposer plainte, porter plainte germane: 1. klagen 2. sich beschweren hispane: quejarse, lamentarse hungare: panaszkodik, panaszt tesz, bepanaszol indonezie: mengeluh, mengadu 3. mengadu (kpd hakim di pengadilan) japane: 苦痛を訴える [くつうをうったえる], 不満を訴える [ふまんをうったえる], 文句を言う [もんくをいう], 苦情を申し立てる [くじょうをもうしたてる], 訴訟を起こす [そしょうをおこす] katalune: queixar-se nederlande: klagen pole: narzekać, skarżyć się, żalić się portugale: queixar-se, lamentar-se, lastimar-se, fazer queixa, reclamar rumane: plânge, să se plângă ruse: жаловаться slovake: božekať, sťažovať sa, žalovať sa ukraine: нарікати, скаржитися, ремствувати, виражати невдоволення, скаржити, подавати скаргу plenda serĉi 'plenda' [plend.0a] Esprimanta plendon: plenda plorado [20]; plendaj paroloj [21]; plendaj petegoj [22]; plenda ĝemo, simila al hunda bleko [23]; kun plenda vizaĝo [24]. 20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 3:2121. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 22:122. Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta23. Vaclav Sieroŝevski, trad. Kazimierz Bein: La fundo de l' mizero, I24. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo germane: klagend plendoserĉi 'plendo' [plend.0o] 1.[plend.0o.dolora] Ago plendi pro doloro: la larĝaj pupiloj rigardis kun profunda, kvankam muta plendo Marta ; aŭdiĝis virina voĉo, plena de dolora plendo kaj senlima sufero [25]; li ekkriis per plendo similanta la blekadon de sovaĝbesto vundita [26]; granda atento devas esti turnata al la plendoj de la paciento [27]; de plendo kaj ploro ne foriĝas doloro PrV . 2.[plend.0o.malkontenta] Ago plendi pro malkontento pri io: mi havas nenian plendon kontraŭ li, kontraŭe, mi estas danka al li Marta ; fraŭlino Edelreich atakas lin ĉiutage per siaj riproĉoj kaj plendoj [28]; senfara plendo ne estas defendo (oni ne nur plendu, sed ankaŭ helpi forigi la misaĵon) PrV . 3.[plend.0o.JUR] Formala sciigo al juĝejo pri ricevita maljustaĵo: ili estis invititaj al la juĝejo, por pravigi sin kontraŭ la plendoj, levitaj kontraŭ ili [29]; [li] ĵus elmetis formalan plendon al la polico pri tio, ke oni ŝtelis ĉe li kofron [30]. 25. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LIII26. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deka27. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto28. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua29. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto30. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 15 angle: complaint beloruse: скарга bulgare: оплакване, жалба ĉeĥe: nářek, stížnost, žaloba ĉine: 投訴 [tóusù], 投诉 [tóusù], 怨言 [yuànyán], 耶利米哀歌 [yēlìmǐāigē], 申訴 [shēnsù], 申诉 [shēnsù], 意見 [yìjiàn], 意见 [yìjiàn] france: plainte germane: Klage, Beschwerde hispane: queja hungare: panasz indonezie: keluhan 3. aduan japane: 苦痛の訴え [くつうのうったえ], 不平 [ふへい], 苦情 [くじょう], クレーム, 訴訟 [そしょう] katalune: queixa nederlande: klacht pole: skarga, zażalenie rumane: plângere, dereglare ruse: жалоба slovake: ponosa, sťažnosť, žaloba ukraine: нарікання, скарга administraj notoj