8plast/o SPV plastoserĉi 'plasto' [plast.0o] [plast.0o.TEK] Ĉiu substanco el la moderna grupo de la labormaterialoj, kreitaj surbaze de naturaj aŭ sintezitaj polimeroj, kapablaj akiri necesan formon sub premo en alta temperaturo, kaj konservi ĝin post malvarmigo: oni faras el plasto telerojn, mantelojn, korpojn de aŭto ktp. la lokomotivo konsistas ne nur el ŝtalo sed ankaŭ el aluminio kaj GFK, speciala plasto fortigita per fibroj [1]; pupo el plasto [2]; por enĉambra bonsajo oni elektas malprofundan ujon el ceramiko aŭ plasto [3]; oni ŝparas 60 % da energio, se oni produktas tiajn botelojn el recikligita plasto kaj ne rekte el nafto [4]; averaĝa aŭto havas 1,5 tunojn da ŝtalo kaj plasto por transporti homon 80-kilograman [5]; plastosaketoj [6]; en la 19a jarcento la usona presisto John Wesley Hyatt produktis la unuan naturan plaston, nome celuloidon [7]; oni produktas etilenon el nafto, el etileno polietilenon kaj el tiu la diversajn objektojn el plasto [8]. plastika 1. Walter Klag: Virbovo-tirpovo, Monato, 2000/11, p. 142. Monato, Gilbert Ledon: Misa mondo3. Monato, Saliko: Kultivi bonsajon4. Monato, Walter Klag: G-ran-da sukceso5. Monato, Stefan Maul: Katastrofaj ciferoj6. Monato, Roberto Pigro: Ĉiam pli malalten7. Monato, Walter Klag: Plasto planta8. Monato, Walter Klag: Plasto planta angle: plastic beloruse: плястык, плястмаса ĉeĥe: plast, plastická hmota ĉine: 塑胶 [sùjiāo], 塑膠 [sùjiāo], 塑料 [sùliào] france: plastique (substance) germane: Kunststoff, Plaste hispane: plástico hungare: műanyag indonezie: plastik japane: プラスチック [ぷらすちっく], 可塑性物質 [かそせいぶっしつ] nederlande: plastic, kunststof pole: plastik, tworzywo sztuczne portugale: plástico rumane: plastic ruse: пластик, пластмасса slovake: plastická látka, umelá hmota svede: plast ukraine: пластмаса, пластик plastaserĉi 'plasta' [plast.0a] 1.[plast.0a.KEM] El plasto: la kovrado per plasta membrano povas antaŭenigi la floradon, la maturiĝon kaj la fruktoproduktiĝon de la plantoj [9]; oni havas nur tiajn modernajn pomojn envaksitajn, kvazaŭ plastajn [10]; la tuta vojo estas kovrita de pakaĵoj, plastaj manĝilaroj kaj kartonaj tasoj [11]; plastaĵoj [12]. 2.[plast.0a.FIG] (figure) Plasteca: ilia tuta organizo ŝajnas fariĝinta plasta, kaj emas deiri iomete de la gepatra tipo [13]. 9. Huang Yinbao: Efiko de kovrado per plasta membrano..., Scienca Revuo, 1994:1 (164), p. 56a-60a10. Donald Broadribb: El la nordia mitologio, Monato, 2000/07, p. 18 kaj 08, p. 2511. Garbhan MacAoidh: Ho, tempoj! Ho, moroj!, Monato, 2000/09, p. 1912. Monato, Zoran Ćirić: Aĉeti tekokomputilon13. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 1a beloruse: 1. плястыкавы, плястмасавы 2. плястычны ĉeĥe: plastový, umělohmotný, z plastu ĉine: 可成任何形状 [kěchéngrènhéxíngzhuàng], 可成任何形狀 [kěchéngrènhéxíngzhuàng] france: plastique (adj.) germane: Plaste-, plastisch japane: プラスチックの [ぷらすちっくの], 可塑性のある [かそせいのある] pole: plastikowy rumane: de plastic slovake: plastický ukraine: пластмасовий, пластиковий plastecaserĉi 'plasteca' [plast.0eca] [plast.0eca.KOMUNE] Simile al plasto modlebla, modifebla, facile ŝanĝanta sian formon; plasta2: ĉiu kliento devis meti siajn piedojn en ŝaŭme plastecan substancon, kiu tiam alprenis la formon de la piedo [14]. 14. A. Kvinke: Pri kutimoj kaj kalsonoj, Monato, 2006:2, p. 26a beloruse: плястычны france: malléable, plastique germane: plastisch pole: plastyczny rumane: plastic administraj notoj