*pep/i PV *pepi serĉi 'pepi' [pep.0i] (ntr) 1.[pep.0i.bleki] Bleki per mallaŭtaj ripetataj krietoj, kiel kokidetoj, paseroj, musoj: mi volus kisi la ĉarmajn junajn birdojn tie en la nesto […] ili elŝovas la kapetojn kaj pepas tre mallaŭte [1]; la paruoj, kiuj dum la tuta vintro pepis per raŭkaj voĉetoj, jam triletis klartone [2]; la violonoj malakorde pepis, penante agordiĝi al la mallertaj violonĉeloj Metrop ; kie? kie? pepis la kolomboj [3]; kokinoj kaj kokidoj klukis kaj pepis post li [4]; la telefono repepas kaj Xin komprenas, ke ĝi estas la ŝia [5]; (figure) pepaj krioj de la virinoj miksiĝis kun la insultoj de l’ viroj [6]. ĉirpi, fajfi, fluti, kluki, kviviti, trili 2.[pep.0i.FIG] (figure) Rapide paroli per akuta voĉo: Aleksandro […] sekvis la movojn de la rozokoloraj lipetoj, kiuj pepis tiujn vortojn Marta ; – ĉarma, ĉarma! – pepis Sitnikov – mi prezentos vin al ŝi [7]; Mi avertas: se pepos (elbabilos) vi vorteton ian, ⫽ Por rompi la edziĝon, tiam, dio-vere, ⫽ Mi, kun ĉi-tiuj ungoj, alsaltos kolere [8]; „ĉio preta“, ŝi pepis [9]; ĉu ni transportu ŝin tien? – la mastrino pepis haste kaj tute konfuzite [10]; 3.[pep.0i.tviteri] Tviteri: mi nek vizaĝlibrumas, nek blogas, nek pepas: la vivo tro mallongas, dum surbretas libroj nelegitaj [11]; jes ili kaŝe, subtable, tekstas, pepas, fejsbukas [12]; kiel pepis la verkisto Salman Rushdie […]: „respekti religiojn nun signifas timi religiojn“ [13]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj2. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Estas tute certe4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Korta koko kaj ventkoko5. Monato, Saliko: En fremda lando, 20066. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXII7. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XIII8. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro XII.9. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 11. Petro Rifuzas, Paŭlo Ekuzas.10. La Ondo de Esperanto, 1999, No 7 (57)11. Monato, Paul Gubbins: Ĉu malsano patologia?, 201112. Monato, Paul Gubbins: Poŝkomputiloj kaj klasĉambroj, 201513. Monato, Paul Gubbins: Ni estas Charlie, 2015 angle: chirp, beep 3. twitter beloruse: шчабятаць, цвыркаць, цырыкаць, ціўкаць, квактаць, сакатаць ĉeĥe: cvrlikat, pípat, štěbetat, švitořit ĉine: 啾 [jiū], 虫鸟叫声 [chóngniǎojiàoshēng], 蟲鳥叫聲 [chóngniǎojiàoshēng], 啅 [zhào], 喿 [sào], 啁啾 [zhōujiū], 呢喃 [nínán], 啭 [zhuàn], 囀 [zhuàn] france: piailler germane: zwitschern 1. piepen, tschilpen, fiepen 2. flöten 3. twittern hispane: piar (un pajarillo) hungare: csipog, csiripel, csicsereg japane: さえずる, ピィピィ鳴く [ピィピィなく], ペチャクチャしゃべる nederlande: piepen, sjilpen, kwetteren pole: ćwierkać, szczebiotać, świergotać portugale: 1. piar, gorjear, chilrear, chiar, pipilar 2. tagarelar rumane: ciripi, flecări ruse: чирикать, щебетать, пищать slovake: pišťať, čvirikať, štebotať, švitoriť ukraine: щебетати, цвірінькати, воркувати, белькотіти, лепетати pepserĉi 'pep' [pep.0] (sonimito) [pep.0.SON] Bleketo de malgranda birdo aŭ alia besto; pip: „pep!“ diris unu pasero al alia [14]. kvivit 14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, historio de la jaro angle: chirp! beloruse: чырык! ĉine: 啅 [zhào], 啾 [jiū], 吱吱叫 [zīzījiào] france: piou ! (cri d'oiseau) germane: piep, tschilp hungare: csip, pip pole: pipnięcie, pisk rumane: chițăit ruse: чирик! pepo serĉi 'pepo' [pep.0o] Ago pepi; la sono farita: leviĝis kontentaj pepoj ĉie, ĉar ankaŭ al la tuta birdaro estas Longvosta Paruo tre kara [15]; per komputila klavtuŝo, mi devis rapide konfirmi, ĉu mi surekrane vidas O aŭ X, sed, kiam mi aŭdis pepon, mi devis subpremi mian reagon [16]; infanoj sciigis Hajjatan per krio kaj pepo [17]. 15. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj, 200416. Monato, Kees Ruig: Esplorego el Nimego, 201317. La Ondo de Esperanto, 2003, № 3 (101) angle: beep ĉine: 吱吱叫 [zīzījiào] germane: Zwitschern, Piepen plorpepiserĉi 'plorpepi' [pep.plor0i] (ntr) [pep.plor0i.SON] Plende, pete pepi, kiel birdido: kiel hirundo plendanta mi plorpepis [18]; plorpepas la spiritoj de la abismo [19]. 18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 38:1419. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina beloruse: кныхаць, хныкаць ĉine: 呜咽 [wūyè], 嗚咽 [wūyè] france: pépier (oisillon) germane: wimmern hungare: pityereg pole: skowyczeć rumane: se văita ruse: хныкать administraj notoj