9pavilon/o JED 9pavilono serĉi 'pavilono' [pavilo.0o] [pavilo.0o.ARKI] Ŝirmejo en ĝardeno aŭ en la naturo. a) Granda, luksa tendo: la organizantoj starigis aron da tend-pavilonoj [1]; b) Konstruaĵeto, kun simetrie aranĝitaj muroj kaj aŭ kolonoj, kun tendosimila aŭ kupola tegmento: mi loĝis en flanka pavilono, destinita por gastoj [2]; ili penetras la pavilonojn, zigzag-rubande ĉirkaŭvolvante la aranĝitajn tie ekspoziciojn Metrop ; ĉe la enirejo al la pavilono li subite trovis sin antaŭ knabino [3]; ronda pavilono kun fontano [4]; vasta fruktĝardeno kun disfalanta pavilono sur monteto [5]; pavilonoj kun kvar loĝioj, en kiuj estis konservitaj grandaj pergamenaj memorlibroj kun nomoj de falintoj [6]. kiosko, laŭbo, muzikbudo Ĉina Pavilono en Kastela Parko de Pillnitz CC BY-SA 4.0 [7] 1. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 39. Ni Forton Pli Freŝan Akiras.2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro II3. Stellan Engholm: Al Torento, I.4. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 25. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana6. Garbhan MacAoidh: Amnezio-amnestio, Monato, 2003/02, p. 167. Jörg Blobelt, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:20091009440DR_Dresden_Schloß_Pillnitz_Chinesischer_Pavillon.jpg angle: pavilion beloruse: 1.a павільён 1.b альтанка ĉine: 亭子 [tíngzi], 楼阁 [lóugé], 樓閣 [lóugé], 亭 [tíng], 閣 [gé], 阁 [gé], 凉亭 [liángtíng], 涼亭 [liángtíng], 亭台 [tíngtái], 亭臺 [tíngtái], 榭 [xiè], 展館 [zhǎnguǎn], 展馆 [zhǎnguǎn] france: pavillon germane: Pavillon hungare: 1.a díszsátor 1.b pavilon indonezie: paviliun japane: パビリオン, 別棟 [べつむね], 離れ [ばなれ], 東屋 [あずまや], 張り出し [はりだし], 翼 [つばさ], 大テント [だいてんと] nederlande: paviljoen pole: pawilon rumane: pavilion (construcție) ruse: 1.a павильон 1.b беседка ukraine: павільйон, альтанка administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.