kiosko
- 1.
- Ĝardena paviloneto: tio estis unuetaĝa kiosko el ligno, ĝi havis la formon de grandega kubo kun du verandoj, unu supre, la alia malsupre, kiuj ĉirkaŭis la konstruaĵon apogitaj sur multenombraj kolonoj [1]; ĉe la kontraŭa fino de la lageto staris rondforma kiosko, sur kies supro brilis multekolore emajlita, senpinta piramideto, kvazaŭ miniatura templo, kronita per orita kupolo [2]. laŭbo
- 2.
- Vendobudo kun fiksa starloko en placo, parko ks: mi eliris, fumis, trinkis iun aĉaĵon en apuda trinkkiosko, kaj revenis [3]; la vitrigita gazeta kiosko proponis al la pasaĝeroj […] moskvan „Pravda“ kaj blankan berlinan „Rul“ Metrop ; kolektantoj povis pligrandigi siajn kolektojn en funkcianta libro-kiosko [4]; la urboj Hago kaj Amsterdam […] ekuzis la Internacian Lingvon en la instrukciaro en telefonkioskoj [5].
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
2. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro V
3. Grigorij L. Arosev: Nerekonebla, Monato, 2001:5, p. 26a
4. La Ondo de Esperanto, 2003, № 1
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
2. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro V
3. Grigorij L. Arosev: Nerekonebla, Monato, 2001:5, p. 26a
4. La Ondo de Esperanto, 2003, № 1
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
- angle:
- kiosk, gazebo
- beloruse:
- кіёск, шапік
- ĉeĥe:
- altánek, kiosek, stánek
- ĉine:
- 亭 [tíng], 邮亭 [yóutíng], 報亭 [bàotíng], 小卖部 [xiǎomàibù], 亭子 [tíngzi]
- france:
- gloriette, kiosque
- germane:
- Gartenhäuschen, Pavillon trink~o: Getränkekiosk. gazeta ~o: Zeitungskiosk. telefon~o: Telefonhäuschen.
- hungare:
- kioszk, pavilon
- japane:
- キオスク, 売店 [ばいてん]
- nederlande:
- paviljoen, kiosk
- pole:
- kiosk
- rumane:
- chioșc
- ruse:
- киоск, ларёк
- slovake:
- besiedka, kiosk, stánok
- turke:
- köşk
- ukraine:
- кіоск, ларьок, павільйон
muzikkiosko
- Muzikbudo: la interno de la parko havas […] muzikkioskon uzatan por iuj el la multaj eventoj, kiuj okazas en ĉi tiu parko [6].
6.
Matthew C.: Somera
Pikniko, Grupo Esperanto-Toronto, 2015-07-18
- angle:
- bandstand, band rotunda
- beloruse:
- музычны кіёск
- ĉine:
- 音乐台 [yīnyuètái]
- france:
- kiosque à musique
- germane:
- Musikpavillon, Musikkiosk