2paraf/o JED parafoserĉi 'parafo' [paraf.0o] 1.[paraf.0o.JUR] Mallongigita subskribo, kian oni uzas ekzemple por rapide validigi ĉiujn paĝojn de dokumento: mi skribas la tekston kaj via patro desegnas sube sian parafon [1]; se oni jam skribis pli ol 200 paĝojn, ke oni povas streki senpene – kvazaŭ parafon ĉe letero – la bagatelajn 40 [2]; unue, lia propramana aŭdaca parafo! ĉe la flanko, oblikva skribaĵo de la mano de la financa direktoro [3]. monogramo 2.[paraf.0o.TIP] Propramana distingiga streko aldonita al desegnita subskribo: sur la notaria papero stampita, registrita, la subskribo de la Prelonga markizo malvolvis sian parafon [4]. monogramo de Karolo la Granda kun y-forma parafo ene de la lozanĝo PD [5] Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri mallong(igit)a subskribo, subsigno; (en alia kunteksto) ankaŭ eblas diri subskribornamaĵo. 1. A. Kivi, trad. H. Hall: La Botistoj, 19192. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, Epilogo3. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 74. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dua5. Buchscan von wolpertinger, Urkunde vom 31. August 790 aus Müller-Baden, Emanuel (Hrsg.): Bibliothek des allgemeinen und praktischen Wissens, Bd. 2. - Berlin, Leipzig, Wien, Stuttgart: Deutsches Verlaghaus Bong & Co, 1904. - 1. Aufl.: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Karldergrossesignatur.jpg angle: 2. paraph beloruse: росчырк ĉeĥe: paraf, parafa ĉine: 1. 符記 [fújì], 符记 [fújì], 縮寫式 [suōxiěshì], 缩写式 [suōxiěshì] france: parafe, paraphe germane: Paraphe, Signatur 1. Kürzel, Namenszug hispane: rúbrica hungare: 1. kézjegy 2. cikornya (névaláíráson) japane: 署名につける飾り書き [しょめいにつけるかざりかき], 花押 [かおう], 略署名 [りゃくしょめい] nederlande: paraaf pole: parafa, skrót podpisu portugale: rubrica (assinatura abreviada) 2. cetras rumane: parafa, scurtarea semnăturii ruse: росчерк slovake: podpisová značka, šifra ukraine: параф, розчерк, ґриф, скорочений підпис parafi serĉi 'parafi' [paraf.0i] Marki, aprobi, konfirmi per parafo: la filo Linŝardo estis parafinta sian subskribon malsupre de la paperfolio al li prezentita [6]; (figure) la griza gasto parafis sian diron per elmontro de dika fasko de ĉervoncaj bankbiletoj [7]. sigeli, stampi Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri antaŭkonfirmi, (provizore) subskribi (mallongigite / komenclitere), subsigni, subskribeti; (en alia kunteksto) ankaŭ eblas diri ornami subskribon. 6. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvina7. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 2 beloruse: парафіраваць ĉine: 草签 [cǎoqiān], 草簽 [cǎoqiān] germane: paraphieren, gegenzeichnen japane: 飾り書きをつけて署名する [かざりかきをつけてしょめいする] administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.