Aldoni tradukojn al ReVo:

*parad/o PV

parado

serĉi 'parado'
[parad.0o]
1.
[parad.0o.MIL]
MIL Solena militista marŝo: en la sekvanta tago […] venis Agripo kaj Bernike kun grandioza parado, kaj ili eniris en la aŭditorion kun la ĉefkapitanoj kaj la eminentuloj el la urbo [1]; la soldatoj kun etenditaj standardoj kaj brilantaj bajonetoj staris orditaj en parado [2]; vespere la tuta urbo estis feste iluminita, la kanonoj tondris „bum!“ kaj la soldatoj faris paradon [3]; la funebra soleno estas aranĝata en plena parado […], kaj ni elmarŝis […] havante lanternon en unu mano kaj niajn spadojn en la alia [4]. VD:revuo1
2.
[parad.0o.procesio]
(figure) Alia impona marŝado, procesio: karnavala parado [5]; la 4a Parado de Geja Fiero [6].
3.
[parad.0o.FIG]
(figure) Festena, solena, pompa aŭ fanfarona aranĝo, elmontrado, sinteno: la pomarboj kaj persikarboj […] staris en plena parado [7]; en la palaco ĉio estis en festa parado [8]; ŝi venis vizite […], en plena parado ŝi tie staris, kaj Ib havis sur si siajn malnovajn ĉiutagajn vestojn [9]; reĝa rigardo […], kiu frakasas la lukson, la paradon, la triumfojn de la granduloj [10]; senenhava vortparado Hamlet .
beloruse:
парад
bretone:
1. gweladeg 3. bragerezh
ĉeĥe:
paráda, slav. přehlídka
ĉine:
列队行进 [lièduìxíngjìn], 列隊行進 [lièduìxíngjìn], 閱兵式 [yuèbīngshì], 阅兵式 [yuèbīngshì] 1. 閱兵式 [yuèbīngshì], 阅兵式 [yuèbīngshì] 2. 游行 [yóuxíng], 遊行 [yóuxíng], 行军游行阅兵 [xíngjūnyóuxíngyuèbīng], 行軍遊行閱兵 [xíngjūnyóuxíngyuèbīng], 閱兵 [yuèbīng], 阅兵 [yuèbīng], 成队 [chéngduì], 成隊 [chéngduì], 排队前进 [páiduìqiánjìn], 排隊前進 [páiduìqiánjìn], 排队游行 [páiduìyóuxíng], 排隊遊行 [páiduìyóuxíng]
france:
parade (mil.)
germane:
Parade 2. Aufmarsch, Festumzug, Umzug (Parade) 3. Aufzug (Pomp), Pomp
hungare:
1. dísszemle, katonai parádé 3. parádé
japane:
閲兵式 [えっぺいしき], パレード [ぱれーど], 誇示 [こじ], 見せびらかし [みせびらかし]
nederlande:
parade
pole:
1. parada 3. popisy
ruse:
парад
slovake:
paráda, slávnostná prehliadka
tibete:
ཁྲོམ་བསྐོར་
ukraine:
парад, огляд

parada

serĉi 'parada'
[parad.0a]
[parad.0a.KOMUNE]
Elmontra, destinita al parado: ĉiuj homoj kriis hura, la parada gardistaro eksonigis muzikon sur la stratoj, la sonoriloj sonoris [11]; la reĝo iris en parada marŝo sub la belega baldakeno, kaj ĉiuj homoj sur la stratoj kaj en la fenestroj kriis [12]; servistoj en parada livreo [13]; en plene paradaj uniformoj [14].
beloruse:
парадны
france:
de parade, de prestige
japane:
閲兵式の [えっぺいしきの], パレードの [ぱれーどの], 誇示の [こじの], 見せびらかしの [みせびらかしの]
ukraine:
парадний, урочистий

*paradi

serĉi 'paradi'
[parad.0i]
(ntr)
1.
[parad.0i.MIL]
Laŭvice kaj ceremonie marŝi ĉe revuo: soldatoj el ekskolonioj paradas en Parizo okaze de la nacia festotago [15]; (figure) laŭ la stratoj de la urbo paradas miloj da bretonoj, kun riĉaj folkloraj kostumoj kune kun tradiciaj muzikinstrumentoj [16]. VD:defili
2.
[parad.0i.FIG]
(figure) Fiere kaj afekte fanfaroni, pavi, dandi: li ricevis botojn, kun kiuj oni efektive povus paradi, kaj ankaŭ plej bonspecajn vestojn [17]; servistaro […] paradis en silkaj ŝtrumpoj, tiuj fieraj homoj [18]; homoj […] paradas siajn talentojn antaŭ konatuloj [19]
15. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010, Kvindek jarojn post la sendependiĝo de la „francparolanta“ Afriko
16. Josette Ducloyer: Quimper, Monato, 2000/05, p. 16
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
19. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
angle:
parade
beloruse:
1. ісьці парадам 2. выхваляцца, выстаўляць напаказ
bretone:
1. dibunañ (soudarded) 2. bragal
ĉeĥe:
chlubit se, defilovat, fintit se, honosit se, parádit se, předvádět se, slavnostně pochodovat
france:
parader
germane:
1. aufmarschieren, paradieren 2. zur Schau stellen, prunken, vorführen, prahlen, protzen, strunzen [süddt], Eindruck machen
hungare:
1. díszmenetben felvonul, díszmenetben elvonul 2. parádézik
japane:
分列行進する [ぶんれつこうしんする], 行列して行進する [ぎょうれつしてこうしんする], 誇示する [こじする], 見せびらかす [みせびらかす]
nederlande:
1. paraderen 2. pronken
pole:
1. paradować 2. paradować, popisywać się
portugale:
1. desfilar, marchar em coluna (numa parada> 2. alardear, pavonear-se
ruse:
1. шествовать, проходить строем
slovake:
defilovať, honosiť sa, predvádzať sa, predvádzať sa, slávanostne pochodovať
tibete:
ཁྲོམ་བསྐོར་བྱེད་
ukraine:
проходити строєм, марширувати, парадуватися, хизуватися

por parado

serĉi 'por parado'
[parad.por0o]
(frazaĵo)
[parad.por0o.KOMUNE]
Elmontre, ŝajnige, por imponi: li havas dentojn ne por parado (sed por mordi) PrV ; la direktoro nur saltetis ĉirkaŭe kun la fajfilo kaj de tempo al tempo li por parado admonis: „mi petas, mezen!“ [20].
20. S. Bubenič: Sub Cirkotendo, 1969
beloruse:
напаказ
france:
pour la galerie
germane:
um Einduck zu machen

administraj notoj