9organik/a JED 9organika serĉi 'organika' [organi.0a] 1.[organi.0a.KEM] Rilata al karbonkombinaĵoj: organika ĥemio; organikaj kombinaĵoj; la kvar organikaj bazoj en la nukleotidoj de RNA estas: adenino, citosino, guanino kaj uracilo [1]; bakteria flaŭro […] transformas la organikajn acidojn kaj altajn alkoholojn al esteroj [2]; ili manĝis kuiritan florbrasikon, en kiu la enhavo de organika fosforo superis la normon [3]; la polico malkovris la venenon metamidofoso, organika fosfora kombinaĵo uzata kiel insekto-mortigilo [4]; nova elektrocentralo […] kombinas akvopurigejon kun kompoŝtejo, el la […] organikaj materialoj eblas produkti naturan gason kaj ekspluati varmon por hejtado [5]. 2.[organi.0a.GEOL] Rilata al la substanco de korpoj de animaloj aŭ vegetaĵoj: organikaj fosilioj; la akvoj de la rivero estas tiel saturitaj de mineralaj kaj organikaj restaĵoj, ke ilia koloro fariĝas bruna [6]; (figure) la agado pri esperantologio jam delonge estas organika (viva, vigla) parto de mia vivo [7]. Rim.: Ne konfuzu la vortojn organika kaj organisma aŭ organa! Ne uzu ĝin anstataŭ ekologia2! 1. Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-172. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 183. Monato, Mu Binghua: Maltrankviliĝo pro aĉaj manĝaĵoj, 20044. Monato, Hori Jasuo: Veneno frostigita, 20085. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Polemiko6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo7. La Ondo de Esperanto, 2002, № 11 angle: organic beloruse: арганічны ~a ĥemio: арганічная хімія. ~aj kombinaĵoj: арганічныя рэчывы, арганічныя злучэньні. ĉine: 有机 [yǒujī], 有機 [yǒujī] france: organique germane: organisch hungare: szerves, organikus ~a ĥemio: szerves kémia. ~aj kombinaĵoj: szerves vegyületek. japane: 有機物の [ゆうきぶつの], 有機の [ゆうきの] nederlande: organisch perse: آلی، ارگانیک ~a ĥemio: شیمی آلی. ~aj kombinaĵoj: ترکیبات آلی. pole: organiczny, ustrojowy portugale: orgânico ~a ĥemio: química orgânica. rumane: organic, structural ruse: органический ukraine: органічний 9 neorganika PIV1 serĉi 'neorganika' [organi.ne0a] [organi.ne0a.KEM] Rilata al ĉiuj substancoj aliaj ol la karbonkombinaĵoj: neorganika ĥemio ; ligno konsistas ĉefe el ksilemo, komplikaj histoj, kiuj transportas akvon, en kiu solvi[ĝis] neorganikaj saloj [8]. 8. Monato, Walter Klag: Lige al ligno, 2013 beloruse: неарганічны ne~a ĥemio: неарганічная хімія. ĉine: 无机 [wújī], 無機 [wújī] france: inorganique germane: anorganisch japane: 無機物の [むきぶつの], 無機の [むきの] pole: nieorganiczny rumane: anorganic administraj notoj