1organism/o

organismo

BIO Tuto de la organoj, kiuj konsistigas vivan estaĵon: la homa organismo EE ; se ni ne havas la eblon regule interkonsiliĝadi […], ni similos organismon sen kapo [1]; ili apartenas al la organismoj de la plej malalta grado FK ; la impreso de la momento […] forte efikas sur organismoj de infanoj Marta ; tiu malsano lasis en via organismo profundajn postsignojn ChL ; (figure) kreante kaj kreskigante superŝtatan, supernacian organismon (organizaĵon), ni ebligas la aliigon de niaj mensoj Lanti . SIN:korpoVD:vivaĵo
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
angle:
organism
beloruse:
арганізм
bulgare:
организм
ĉeĥe:
organizmus, ústrojenec
ĉine:
机体 [jītǐ], 機體 [jītǐ], 肌体 [jītǐ], 肌體 [jītǐ], 生物 [shēngwù], 有机体 [yǒujītǐ], 有機體 [yǒujītǐ]
france:
organisme
germane:
Organismus
greke:
οργανισμός
hispane:
organismo
hungare:
szervezet, organizmus
japane:
有機体 [ゆうきたい], 生物 [なまもの]
nederlande:
organisme
pole:
organizm, ustrój, ciało
portugale:
organismo
rumane:
organism, sistem, corp
ruse:
организм
slovake:
organizmus, sústava, ústrojenstvo
svede:
organism
ukraine:
організм

organisma

Rilata al organismo: la organisma skolo en sociologio (kiu prezentis la socion analoge al organismo biologia).
beloruse:
арганічны
france:
organique
hispane:
orgánico
hungare:
szervezeti, organikus
nederlande:
organisch
pole:
organiczny
portugale:
orgânico
rumane:
organic

administraj notoj

~a: Mankas fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.