8obstakl/o PV obstakloserĉi 'obstaklo' [obstak.0o] [obstak.0o.KOMUNE] Malhelpaĵo, baro: spitante ĉiujn obstaklojn […] la Internacia Lingvo traboris al si la vojon en ĉiujn partojn de la mondo [1]; aliaj konsonantoj ekestas tiamaniere, ke la aerfluo estas plene interrompita per iu obstaklo kaj nur post la venko de tiu obstaklo ĝi eliras [2]; nesuperebla obstaklo [3]; li antaŭvidis multajn obstaklojn, sed li kredis al sia praveco [4]; la fantazio de la juna prezidanto flugis sen obstakloj [5]; ni rememoru, tra kiuj obstakloj evoluis kompreno de la atom-strukturaj leĝoj [6]; sinokupo pri malsano estas obstaklo por sinkoncentrado [7]. blokado, embaraso, implikaĵo, malfacilaĵo, obstrukco1 1. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto2. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto3. M. Vanden Bempt: KB+ABB+CERA egalas KBC, Monato, 1998:11, p. 19a4. Ernest Drezen: Zamenhof, Zamenhofa junaĝo5. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I6. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, II. Pri kio temas?7. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Tri angle: obstacle beloruse: перашкода ĉeĥe: překážka, úskalí ĉine: 障碍 [zhàngài], 障礙 [zhàngài], 阻碍 [zǔài], 阻礙 [zǔài], 障碍物 [zhàngàiwù], 障礙物 [zhàngàiwù], 难关 [nánguān], 難關 [nánguān], 大关 [dàguān], 大關 [dàguān], 絆腳石 [bànjiǎoshí], 绊脚石 [bànjiǎoshí] france: empêchement, obstacle germane: Hindernis, Hürde hispane: obstáculo hungare: akadály japane: 障害物 [しょうがいぶつ], じゃまもの, 障害 [しょうがい], じゃま katalune: obstacle nederlande: obstakel, hinderpaal pole: przeszkoda, zawada portugale: obstáculo rumane: obstacol ruse: препятствие slovake: prekážka svede: hinder ukraine: перешкода, завада, перепона obstakliserĉi 'obstakli' [obstak.0i] (x) [obstak.0i.KOMUNE] Malhelpi, bari, provizore aŭ tute malebligi: la malsameco de politikaj kaj aliaj ideoj obstaklas unuecon [8]; ĉu venos la epoko, kiun obstaklas malbonuloj, por kiu la bonuloj penas: epoko de feliĉo ĝenerala [9]? la falon obstaklis la tranĉilo ĉe-kole, kaj malbonŝance la klingo trafis karotidon [10]; la lingvaj malfacilaĵoj […] obstaklas rektan komunikadon inter la popoloj, [11]; se temas pri striko aŭ pri aferoj, kiuj odoras je komunismo, tiam ĉiuj konsuloj tuj komune obstaklas, eĉ se ili antaŭ monatoj ankoraŭ volis kraĉi […] unu al la alia [12]; migradojn obstaklis danĝeraj tropikaj arbaroj, impetegaj riveroj, vastaj dezertoj [13]. blokadi, embarasi, impliki, malfaciligi, obstrukci, ŝtopi 8. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto9. S. Petőfi, trad. K. Kalocsay: Lumon!, en: Libero kaj amo, 197010. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tien kaj reen11. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto12. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 4013. Monato, Vladimir Lemelev: Afriko kaj aidoso, 2004 beloruse: перашкаджаць, ствараць перашкоду ĉine: 悮 [wù], 妨 [fáng], 妨碍 [fángài], 妨礙 [fángài], 碍 [ài], 礙 [ài], 絆 [bàn], 绊 [bàn] france: empêcher, entraver germane: hindern, behindern, verhindern, erschweren japane: 障害となる [しょうがいとなる] pole: zawadzać, zawadzić rumane: împiedica, stânjeni administraj notoj