*numer/o *numero (n-ro) serĉi 'numero' [numer.0o] en: 1.[numer.0o.nombro] en: Nombro montranta la vicon de iu objekto inter aliaj: numero de paĝo, telefono, bileto; orda numero [1]; alfabeta registro de temoj, kun montro de la numeroj, sub kiuj oni povas trovi ĉiun apartan temon PrV ; Sankt-Peterburgo, strato Poŝtoficeja, domo numero naŭdek-sep [2]. kodo2, marko1 2.[numer.0o.objekto] en: La objekto mem signita per iu numero1: vin atendante, mi ekzamenos tiun novan numeron (kp eldono) de Lingvo Internacia, kiu kuŝas sur la tablo [3]; la unua numero (programero) de la programo, la uverturo de „Vilhelmo Tell“ pasis [4]; la du fratoj lotas: Gabriel eltiras la numeron 87, Alphonse la numeron 88 (vd lotilo) [5]. numerplato 1. L. L. Zamenhof: Homaranismo, El la mondo homarana (hilelista).2. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina3. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua4. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto5. Henri Vallienne: Ĉu li?, Noto De L’ Aŭtoro afrikanse: Syfer albane: numëror amhare: ቁጥር angle: number arabe: الأرقام armene: թվական azerbajĝane: say beloruse: нумар bengale: সংখ্যা birme: ဂဏန်း bosne: brojka bretone: niverenn bulgare: номер, брой (на вистник, списание и т.н.) ĉeĥe: číslo ĉine: 号码 [hàomǎ], 號碼 [hàomǎ], 码 [mǎ], 碼 [mǎ], 数目字 [shùmùzì], 數目字 [shùmùzì], 数 [shù], 數 [shù] dane: talord estone: numbritega france: numéro germane: Nummer guĝarate: આંકડો haitie: a chif haŭse: adadi hinde: अंक hispane: 1. número, cifra 2. ejemplar hungare: szám igbe: onuogugu indonezie: angka, nomor irlande: uimhreán islande: talan japane: 数字 [すうじ] jave: angka jide: ציפער kanare: ಸಂಖ್ಯಾವಾಚಕ kartvele: ციფრების kazaĥe: сан kimre: rhifolyn kirgize: сан атооч kmere: លេខ koree: 숫자 korsike: maître kose: inani kroate: cifra kurde: jimar latine: numerales latve: cipars laŭe: ຈໍານວນຫລາຍ litove: skaitvardis makedone: броеви malagase: anarana iombonana malaje: angka malajalame: സംഖ malte: numerali maorie: whika marate: आकडा monge: tus nab npawj mongole: тооны нэр nederlande: nummer panĝabe: ਅੰਕ paŝtue: شمیر pole: numer portugale: número ruande: mubare rumane: număr ruse: номер samoe: nūmera sinde: ڏونائي sinhale: ඉලක්කම skotgaele: àireamh slovake: číslo slovene: številka somale: tireedyada ŝone: nhamba sote: ho sebediswa makgetlo a sunde: angka taĝike: ададӣ taje: ตัวเลข tamile: எண் tatare: сан telugue: సంఖ్యా tibete: གྲངས་ཀ་ ukraine: цифра urdue: ہندسی uzbeke: raqam vjetname: chữ số zulue: inani numeriserĉi 'numeri' [numer.0i] en: (tr) Signi ion per numero: numeri paĝojn de libro, librojn de biblioteko; la svatiĝantoj, laŭ la ordo de sia alveno, estis numerataj kaj starigataj en vicoj [6]; Becher proponis numeri la vortojn de tuta vortaro kaj tiujn ĉi nombrojn uzi kiel komunan lingvon de skribado [7]; por ilin poluri, mi prenos ilin en mian antaŭtukon, sed antaŭe oni devas ilin numeri [8]; la laŭenhave dividitaj grupoj da proverboj estos numeritaj PrV . 6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Johanĉjo-malsaĝulo7. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo beloruse: нумараваць bretone: niverenniñ bulgare: номерирам ĉeĥe: očíslovat, číslovat ĉine: 编号 [bīan hào] france: numéroter germane: nummerieren hispane: numerar hungare: megszámoz indonezie: menomori japane: 番号を付ける [ばんごうをつける] nederlande: nummeren pole: numerować portugale: numerar rumane: număra, numerota ruse: нумеровать slovake: očíslovať, číslovať ukraine: нумерувати numereblaserĉi 'numerebla' [numer.0ebla] en: 1.[numer.0ebla.KOMUNE] en: Tia, ke eblas ĝin numeri. 2.[numer.0ebla.MAT] en: PIV1 (p.p. aro) Sampova, kiel iu subaro de la aro de entjeroj: finia aro estas numerebla; la aro de racionaloj estas numerebla, la aro de reeloj ne estas; banaĥa spaco povas havi numereblan dimension, nur se finidimensia. diskreta, nombrebla. Rim.: Werner uzas por ĉi tiu senco „nombrebla“ (germane: abzählbar) – konforma al la nacilingvaj ekvivalentoj ‐, kiun li distingas disde „numerebla“ (germane: numerierbar, malofta en faka kunteksto). Tamen niaj aliaj fontoj mencias nur „numerebla“ kaj ni preferis sekvi ilin. Notindas, ke la difino en [9] postulas, ke nur nefiniaj aroj povas esti numereblaj, sed malmultaj dividas tiun ĉi vidpunkton. Notu ankaŭ, ke Bricard [10] konas terminon „komputebla“, verŝajne samsignifa. 9. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §30310. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 18 angle: 2. denumerable, countable, discrete beloruse: які паддаецца пералічэньню, дыскрэтны bretone: 2. niveradus ĉine: 2. 可数的 [kě shǔ de] france: 1. numérotable 2. dénombrable, discret (math.) germane: 2. abzählbar, diskret hispane: numerable hungare: 1. megszámozható 2. megszámlálható pole: 1. przeliczalny 2. przeliczalny, dyskretny rumane: 1. calculată 2. calculată, discret ruse: 2. счётный, перечислимый, дискретный ukraine: який піддається нумерації provnumeroserĉi 'provnumero' [numer.prov0o] en: Provekzemplero de gazeto: bonvolu kontaktiĝi kun la komunikadcentro de EEU por legi la provnumeron [11]. la provnumero de Lingvo Internacia, decembro 1895 [12]. 11. http://www.chinareport.com.cn/04e/2003-4.htm12. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Enkonduko beloruse: пробны нумар (пэрыядычнага выданьня) bretone: niverenn skouer (kelaouennoù) hungare: próbaszám japane: 見本号 [みほんごう], 見本誌 [みほんし] pole: numer próbny, numer zerowy rumane: numărul de încercare, numărul de zero signonumeroserĉi 'signonumero' [numer.signo0o] en: En komputoscienco, nombro per kiu oni kodas signon2 en kodo1: oni akceptas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ kiel simplajn signojn integrajn, kun la signonumeroj Ĉ=264, Ĝ=284, Ĥ=292, … [13]. kodero13. S. Pokrovskij: Grafemo, Lingva kritiko, 2018. angle: code element, code point, code position france: élément de code, mot-code, codet ruse: кодовая комбинация, кодон administraj notoj ~ebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro. prov~o: Mankas verkindiko en fonto. signo~o: Mankas dua fontindiko.