*muel/i UV *mueli serĉi 'mueli' [muel.0i] (tr) 1.[muel.0i.AGR] Pisti aŭ pecetigi per ilo grenon, grajnojn, fruktojn, malmolajn materialojn: mueli kafon InfanTorent2 ; prenu manan muelilon kaj muelu farunon [1]; por prepari paston oni muelas maizon por havi farunon [2]; mi muelis la kafograjnojn [3]; muelita viando [4]; slovakoj ŝatas muelitan ŝaffromaĝon [5]; kiu pli frue venas, pli frue muelas PrV . dento 2.[muel.0i.FIG_premi] (figure) Senenergiigi, premi: li sidiĝis teren, en la mezo de la salono, muelita kaj disrompita de la tia danca ekzercado DKM ; la senfrukta penado vere muelis mian cerbon VaK . elĉerpi, turmenti 3.[muel.0i.FIG_ripeti] (figure) Senhalte ripetadi: babilas, muelas, kion lango elpelas PrV ; senĉese kaj nehaltigeble la pensoj mueladis en lia kapo, kvazaŭ ili volus polvigi ĉiun ĝojon Tor ; la propralanda radio muelis ĉiam la samajn aferojn [kaj oni] tediĝis pro la monotonaj insultoj kontraŭ la najbara lando LGA . gurdi2 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 47:22. Monato, Gbeglo Koffi: Fornoj kaj formoj, 20063. Monato, Jomo Ipfelkofer: La saĝo de Salomono kaj salamo, 20144. Monato, Hori Jasuo: Veneno frostigita, 20085. Monato, Julius Hauser: Oro blanka, 2013 angle: grind beloruse: малоць, драбіць, таўчы ĉeĥe: mlít, rozemlít ĉine: 磨 [mò], 碾磨 [niǎnmó], 砻 [lóng], 礱 [lóng] france: 1. moudre 3. mouliner germane: 1. mahlen, zermahlen, ausmahlen 2. zerrütten, ausquetschen (Kräfte), zermartern 3. wiederkäuen (Worte), herunterleiern, im Kreis drehen (Gedanken) hispane: 1. moler japane: 挽く [ひく], 粉にする [こなにする], 細かく砕く [こまかくくだく], 押しつぶす [おしつぶす] nederlande: 1. malen 2. kwellen, verlammen 3. herhalen (tot vervelens toe) pole: mleć 1. mielić, mleć portugale: moer ruse: 1. молоть, дробить, толочь 2. раздавить (перен.) 3. молоть, талдычить slovake: vymlieť (obilie) svede: mala ukraine: молоти, дробити, товкти muelejoserĉi 'muelejo' [muel.0ejo] [muel.0ejo.AGR] Konstruaĵo destinita por mueli: la filo dungiĝis en muelejo [6]; la rivereto […] turnadis radon de muelejo BdV . 6. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo „kovru vin“, la orazeno kaj bastono el sako beloruse: млын (будынак), вятрак (ветраны млын) ĉeĥe: mlýn, mlýnice ĉine: 碾磨厂 [niǎnmòchǎng], 碾磨廠 [niǎnmòchǎng], 磨坊 [mòfáng], 磨房 [mòfáng] france: moulin (bâtiment) germane: Mühle, Mühlhaus hispane: molino japane: 製粉場 [せいふんじょう], 風車小屋 [ふうしゃごや], 水車小屋 [すいしゃごや] nederlande: molen (gebouw) pole: młyn portugale: moinho (construção) ruse: мельница (здание) slovake: mlyn ukraine: млин (приміщення, споруда) mueliloserĉi 'muelilo' [muel.0ilo] [muel.0ilo.TEK] Aparato por mueli: la sklavoj en kelkcento da mueliloj kaj pistiloj preparis la farunon [7]; ĝi estas akvo al lia muelilo (profita afero por li) PrV . a)[muel.0ilo.AGR] Maŝino per kiu oni faras el greno grion aŭ farunon: oni aŭdis bone la krakadon de la mueliloj, la kantadon de la servistoj kaj servistinoj, kaj oni vidis iliajn kamparajn dancojn [8]; la aloj de mueliloj ŝajnis gigantaj brakoj DKM . b)[muel.0ilo.KUI] Malgranda kuireja aparato per kiu oni muelas grajnojn, spicojn kaj similajn: jen vi vidas antaŭ ĉio muelilon, kiu kostas al mi 10 ŝilingojn FK ; ŝiaj viglaj okuloj jam observis muelilon kaj kafujon sur breto, kaj en la posta momento ŝi sidis kun la muelilo inter la genuoj HsT . 7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXII8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj beloruse: млын (мэханізм), драбілка ĉeĥe: mlýnek ĉine: 碾磨机 [niǎnmòjī], 碾磨機 [niǎnmòjī], 磨粉机 [mófěnjī], 磨粉機 [mófěnjī] france: moulin (appareil) germane: Mühle, Mühlwerk hispane: molino japane: 製粉機 [せいふんき], ひきうす nederlande: molen (werktuig) pole: młyn, młynek portugale: moinho (equipamento) ruse: мельница (механизм) slovake: mlecí stroj, mlyn ukraine: млин (механізм) muelistoserĉi 'muelisto' [muel.0isto] [muel.0isto.AGR] Metiisto, kiu muelas, precipe tiu, kiu muelas grenon: la dua filo venis al muelisto kaj fariĝis lia lernanto [9]; muelilo haltas, muelisto eksaltas PrV ; Oreko-la-muelisto povis mueli tritikon por la kamparanoj pli malmultekoste ol iu ajn alia muelisto [10]. 9. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo, la orazeno kaj bastono el sako10. D. K. Jordan: La Avara Muelisto, La Fabeloj de Jordan, [vidita en 2006] beloruse: млынар, мельнік, мукамол ĉeĥe: mlynář ĉine: 磨坊主 [mòfángzhǔ], 面粉师 [miànfěnshī], 麵粉師 [miànfěnshī] france: meunier germane: Müller japane: 製粉業者 [せいふんぎょうしゃ] pole: młynarz portugale: moleiro slovake: mlynár ukraine: мельник, мірошник akvomuelilo, akva muelejoserĉi 'akvomuelilo' serĉi 'akva muelejo' [muel.akvo0ilo] [muel.akvo0ilo.AGR] Muelilo kies meĥanismon pelas trog-rado turnata de rivera fluo: lia metiejo troviĝis tute apude de unu el la malnovaj ŝtonaj pontoj, sub kiu staris senĉese bruanta malalta akva muelejo [11]; la loĝantoj de la regiono nomis la riveron Młynówka […] pro multaj akvomueliloj troviĝantaj ĉe ĝiaj bordoj [12]. 11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko12. -: Kolbuszowa, Pola Radio, 2006-03-26 beloruse: вадзяны млын france: moulin à aube germane: Wassermühle japane: 水車 [すいしゃ] ruse: водяная мельница kafmueliloserĉi 'kafmuelilo' [muel.kaf0ilo] [muel.kaf0ilo.KOMUNE] Aparato por prepari kafpulvoron el rostitaj kafofaboj: la koboldo metis la parolilon sur la kafmuelilon, ha, kiel ĝi komencis krakadi [13]! 13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Koboldo ĉe la butikisto beloruse: кавамолка, млынок для кавы ĉeĥe: kávomlýnek, mlýnek na kávu ĉine: 研磨咖啡 [yánmókāfēi], 硏磨咖啡 [yánmókāfēi] france: moulin à café germane: Kaffeemühle hispane: molinillo de café japane: コーヒーミル, コーヒーひき器 [こーひーひきうつわ] pole: młynek do kawy portugale: moedor de café ruse: кофемолка slovake: mlynček na kávu ukraine: млинок для кави ventmueliloserĉi 'ventmuelilo' [muel.vent0ilo] [muel.vent0ilo.AGR] Muelilo kies meĥanismon pelas venta blovo tra helico: ruliĝanta kiel ventmuelilo [14]. 14. Mo Yan, trad. Vejdo: Travidebla Ruĝa Rafano, 2012 beloruse: вятрак (млын) france: moulin à vent germane: Windmühle japane: 風車 [ふうしゃ] portugale: moinho de vento ruse: ветряная мельница tibete: རླུང་མཆིག་ ukraine: вітряк (млин) vortmueliserĉi 'vortmueli' [muel.vort0i] [muel.vort0i.FIG] (figure) Tre abunde, rapide, ripete babili oni parolas, paroladas, vortmuelas [15]. 15. S. Johansson: Anonime kaj nekonkrete, [2004?] beloruse: малоць языком ĉine: 唠叨 [láodao], 嘮叨 [láodao], 喋 [dié], 唠 [láo], 嘮 [láo], 唠唠叨叨 [láolaodāodāo], 嘮嘮叨叨 [láolaodāodāo] france: caqueter (bavarder), jacasser (bavarder) germane: Worte wiederkäuen pole: mleć językiem administraj notoj