monitor/o JED monitoroserĉi 'monitoro' [monito.0o] 1.[monito.0o.PED] JED Lernanto servanta kiel helpa instruanto: laŭvice tiuj iĝas monitoroj, kiuj estas pli instruitaj [1]. repetitoro 2.[monito.0o.KOMP] KompLeks Aparato aŭ programo por kontinue kontroli funkciojn de sistemo, paciento ks: monitoroj por kontroli la radiadan dozon en la aero estas instalitaj en pli ol 600 publikaj lokoj [2]; ĉe televidiloj kaj monitoroj, la konsumo estas rilata al la heleco de ĉiu punkto [3]. ekranblokoprotokolo2Rim.: Laŭ BL: Prefere diru ekrano. 3.[monito.0o.MAR] PVEF Malnova speco de forte kirasita batalŝipo. 4.[monito.0o.ZOO] PVEF (arkaismo) Varano: jen, kio estas malpura por vi inter la rampaĵoj: […] la talpo kaj la muso kaj la lacerto kun ĝia speco kaj la geko kaj la monitoro [4]. Rim.: La vorto devenas de la latina „monere“ (averti, memorigi). Kp. monumento, monstro. La komuna etimologio de la supraj sencoj estas apenaŭ plu divenebla. 1. C. Ecabert, trad. C. Gacond: Patro Gregoro Girard, radioprelego, 1968-03-06 kaj 092. Monato, Yazaki Yoko: Fukuŝima kvar jarojn post la granda tertremo, 20153. D. Clemente: Kiom konsumas komputilo?, 20104. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj, 11:29-30 angle: 1. student who assists a teacher 2. monitor 3. monitor (warship) 4. monitor lizard beloruse: 1. памочнік настаўніка 2. манітор, дысплей, экран 3. манітор (карабель) 4. варан ĉeĥe: dálkové kontrolní zařízení, monitor ĉine: 监视器 [jiānshìqì], 監視器 [jiānshìqì], 显示器 [xiǎnshìqì], 顯示器 [xiǎnshìqì] france: 1. moniteur (formateur) 3. moniteur (vaisseau) 4. lézard moniteur (varan) germane: Monitor hungare: 1. felvigyázó (diák) 3. monitor (hajó) 4. nílusi varánusz nederlande: 1. monitor (onderwijzer) 3. monitor (vaartuig) 4. nijlvaraan pole: 2. monitor 3. monitor (okręt) portugale: 1. monitor (estudante) 3. monitor(navio) 4. lagarto-monitor slovake: asistujúci žiak, pomocník učiteľa, radca ukraine: монітор, помічник учителя, учень-репетитор monitori serĉi 'monitori' [monito.0i] [monito.0i.kontroli] Kontinue kontroli per tiucela rimedo: ĉiuj itineroj estos strikte monitorataj […] kaj vojaĝo tra la tuta lando estas verŝajne nepermesebla [5]; klimata monitorado [6]; la buĝeto antaŭvidis la kostojn de esplorado, projektado, disvolvo, konstruo, monitorado kaj gvidado dum unu jaro de medioedukadcentro [7]. superrigardi2, inspekti Rim.: Laŭ BL: Prefere diru kontroladi je distanco, defore kontroli. 5. Monato, Alice Liu: Bicikle al Nord-Koreio, 20146. Monato, Roberto Pigro: Protektanta biodiversecon, 20127. Monato, Ivo Durwael: La rikolto de la nova tempo, 2004 angle: monitor beloruse: маніторыць, кантраляваць ĉine: 监测 [jiāncè], 監測 [jiāncè], 监控 [jiānkòng], 監控 [jiānkòng] germane: monitoren, überwachen japane: モニタリングする administraj notoj