3medi/o JED medioserĉi 'medio' [medi.0o] 1.[medi.0o.EKOL] Fizika ĉirkaŭaĵo en kiu vivas iu estaĵo aŭ okazas iu fenomeno: tiuj akvoj plenaj da malpuraĵoj estas por la fiŝoj medio esence nutranta KPr ; medio de plensomera abundeco Tor ; mi decidis resti […] por ekscii, ĉu Lev Tolstoj estis en sia bieno […], mi volis viziti lin tie, por vidi lin en lia ĝusta medio VojaĝImp . biotopo, ĉirkaŭmondo, ekosistemo 2.[medi.0o.POL] Tuto de la sociaj cirkonstancoj kaj rilatoj en kiuj iu persono agadas: kia homo do estis tiu Vallienne, kiu kuraĝe dediĉis tiom da horoj al la kreo de grandskala romano […] en tia malfavora medio KPr ? la homo estas parto de la medio – kaj ĝia plej aktiva parto, li transformas la medion, adaptas ĝin Lanti ; ekskluzive vira medio ViV ; kiel socialdemokratoj toleras en sia medio tiajn perfidulojn Metrop ! en tiu idiota medio [ili] ŝajnis al mi eĉ multe pli pura kaj majesta ol nun [1]; por ĉiuj etuloj […] la medio, en kiu ili vivas, estas […] identaĵo, kia ajn estu la socia situacio de gepatroj ChL ; estus eĉ pli malsaĝe batali kontraŭ [la tento, tio] donus amarajn horojn al ŝi kaj eĉ pli al ŝiaj medianoj LGA ; tiuj vestoj ne bone korespondas al la nova medio, tio ĉi ne estis kamparana festeno HsT . atmosfero2, etoso, kampo1.c, rondo elemento1.b, kondiĉo3, sfero3Rim.: Ne konfuzu kun spiritisma mediumo nek kun la regiono Medio en Irano. 1. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dektria Ĉapitro angle: environment beloruse: асяродзьдзе bretone: endro ĉeĥe: okolí, prostředí ĉine: 环境 [huánjìng], 環境 [huánjìng], 周围环境 [zhōuwéihuánjìng], 周圍環境 [zhōuwéihuánjìng], 坰 [jiōng] france: environnement, milieu (environnement) germane: Milieu, Medium, Umfeld, Element (Umwelt), Umgebung, Umwelt hispane: entorno, medio (ambiente) hungare: 1. környezet 2. környezet, miliő japane: 環境 [かんきょう], 媒体 [ばいたい], 媒質 [ばいしつ], 培地 [ばいち], 培養基 [ばいようき] katalune: medi nederlande: milieu, omgeving (milieu) pole: środowisko, otoczenie portugale: ambiente 1. ambiente (ecol.), meio ambiente rumane: mediu ruse: среда, окружение slovake: okolie, prostredie ukraine: середовище, оточення, сфера, обстановка administraj notoj