Aldoni tradukojn al ReVo:

2manipul/i

manipuli

serĉi 'manipuli'
[manipu.0i]
(tr)
1.
[manipu.0i.KOMUNE]
Mane preni, uzi, funkciigi ilon, aparaton: Marta plue kun granda atento rigardis la manipuladon de vendado kaj aĉetado, kiu havis lokon ĉe ambaŭ flankoj de la longa tablo Marta ; homoj manipulis kun nekonata celo arĝentkolorajn maŝinojn VaK ; miaj fingroj hezite manipulis per la tranĉilo VaK ; la subhejtisto […] montris al mi kiel manipuli la vinĉon [1]; per facila manipulado li kungluis preskaŭ ĵongle pecojn de porcelano kaj fajenco KrM ; (figure) artefarita lingvo estas ia teknikilo, kies manipulado kaj aplikado postulas tute apartajn zorgojn Lanti .
2.
[manipu.0i.FIG]
(figure) Kaŝe modifi, influi konforme al sia propra celo: malproksime de la reĝurbo […] oni ofte ankoraŭ manipuladis kun la leĝo arbitre [2]; kelkafoje li rigardis la banklibron kaj trovis, ke la elprenoj estas iom altaj, [sed] pri la manipuletoj de Selma li tute ne havis imagon HsT ; vi eksciis, ke oni kontrolas viajn financajn manipuladojn CKv ; ŝi ne scias, kiel ili estis manipulitaj, ke ŝi ne vidis la okulfrapan difekton KrM ; unu kun nestabila psiko […] li per lerta psika manipulado iom post iom kondukos al krima fajrigo ChC ; nia popolo ne ŝatas esti manipulata (per propagando) ChV . SIN:manovriVD:influi, korupti, kompromiti, lobii, subaĉeti
angle:
handle, manage, use 1. manipulate
beloruse:
маніпуляваць
bretone:
embreger
ĉeĥe:
manipulovat, ovládat něco, signalizovat telegrafním klíčem, čachrovat
ĉine:
操弄 [cāonòng], 摆弄 [bǎinòng], 擺弄 [bǎinòng], 过来 [guòlái], 過來 [guòlái], 操作 [cāozuò], 操控 [cāokòng], 操縱 [cāozòng], 操纵 [cāozòng], 摆布 [bǎibù], 擺布 [bǎibù]
france:
manipuler
germane:
1. bedienen, handhaben, mit den Fingern spielen 2. manipulieren (beeinflussen)
hispane:
1. manipular
hungare:
1. kezel 2. kezel, manipulál
japane:
操作する [そうさする], 操縦する [そうじゅうする], 扱う [あつかう], あやつる
katalune:
manipular
nederlande:
1. hanteren, manipuleren 2. omgaan met
pole:
manipulować, obchodzić się, władać
portugale:
1. manipular 2. manipular
rumane:
manipula, trata, guverna
ruse:
манипулировать
slovake:
manipulovať, narábať, zaobchádzať
ukraine:
маніпулювати, вистукувати телеграфним ключем

administraj notoj