*manovri
(ntr)
- 1.
- Fari laŭcelajn iradojn por sin meti en taŭgan aranĝon aŭ lokon: lerte manovri por ĉirkaŭbari la malamikon; la lokomotivo longe manovris en la stacio; la aerfluo ŝajnas multe malpli stabila, kaj estas malfacile manovri la kajton, kaj ofte ĝi subite falas teren [1]; la grandaj svedaj ŝipoj povis malbone manovri pro ventomanko, kaj surprize la rusa mararmeo venkas [2].
- 2.
- Manipuli 1: manovru sur tiuj ĉi truoj per viaj fingroj, donu al la fluto spiron per via buŝo, kaj la fluto eldonos tre bonan muzikon Hamlet ; mirinde lerte li, kanajlo, manovras la kartojn [3]; ambaŭ lingvojn […] vi konas tro malmulte, por ke vi povu manovri kun ili tiel, kiel postulis la objekto kaj la scienca nomenklaturo Marta .
- 3.
- (figure) Lerte klopodi por atingi celon: ŝi lerte manovras kun siaj adorantojB ; politikaj manovroj intrigi
- angle:
- maneuver, manoeuvre
- beloruse:
- манэўраваць
- ĉine:
- 操作 [cāozuò], 耍手腕 [shuǎshǒuwàn]
- france:
- manœuvrer
- germane:
- manövrieren 1. rangieren
- hispane:
- maniobrar
- hungare:
- manőverez, mesterkedik
- japane:
- 機動演習する [きどうえんしゅうする], 位置を変える [いちをかえる], 方向転換する [ほうこうてんかんする], 術策を弄する [じゅっさくをろうする], 策動する [さくうごする]
- katalune:
- maniobrar
- nederlande:
- maneuvreren
- pole:
- manewrować, lawirować
- portugale:
- manobrar
- rumane:
- manevră
- ruse:
- маневрировать
- ukraine:
- маневрувати, діяти
manovro
- Sinsekvo de movoj por atingi celatan pozicion: post unu jaro ni ripetos la manovrojn, kaj se vi faros neniun eraron en la komandado, vi ricevos la korpuson [4]; antaŭ kiam la Egiptanoj finis ĉi tiun manovron, jam la Libianoj, imitante ilin, formis ok vicojn kontraŭ la ĉefa korpuso [5]; estas almenaŭ teĥnike imageble, ke oni urĝokaze telestirus la tutan aviadilon por rekte de la regturo malhelpi specifan mismanovron [6]; dum la nokto tie ripozis pli ol cent paroj da cikonioj post la grandaj manovroj [7]; la manovristoj sin okupas je la manovro de la veloj [8].
4.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
6. Pejno Simono: Prefere pakete, Monato, 2001/02, p. 13
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
8. M. Rollet de l'Isle: Provo de Marista Terminaro, 1908
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
6. Pejno Simono: Prefere pakete, Monato, 2001/02, p. 13
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
8. M. Rollet de l'Isle: Provo de Marista Terminaro, 1908
- angle:
- maneuver, manoeuvre
- beloruse:
- манэўр
- ĉeĥe:
- cvičení vojenské, manévr
- ĉine:
- 演練 [yǎnliàn], 演练 [yǎnliàn], 操作 [cāozuò]
- france:
- manœuvre
- japane:
- 機動演習 [きどうえんしゅう], 操車 [そうしゃ], 操船 [そうせん], 移動 [いどう], 策略 [さくりゃく], 駆け引き [かけひき]
- nederlande:
- maneuver
- pole:
- manewr, posunięcie
- portugale:
- manobra
- rumane:
- manevră
- slovake:
- menéver, vojenské cvičenie
- ukraine:
- дія, маневри
militmanovro
- Moviĝoj de soldatoj aŭ ekipaĵoj, eventuale ene de operacio1.c: ĉiuj soldatoj okupiĝis pri militmanovroj [9].
9.
Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
- beloruse:
- ваенны манэўр
- france:
- manœuvre militaire
- nederlande:
- oorlogsmaneuver
- pole:
- manewr wojskowy
- portugale:
- manobra militar
- rumane:
- manevra militară
administraj notoj
~i
:
Mankas verkindiko en fonto.