10makedon/o NT , macedon/o FK makedono, macedonoserĉi 'makedono' serĉi 'o' [makedon.0o] 1.[makedon.0o.HIS] Ano de antikva nordgreka etno, distingiĝante de aliaj grekoj pro traka kaj iliria influoj: oni kure kolektiĝis unuanime en la teatron, ekkaptinte Gajon kaj Aristarĥon, Makedonojn, kunvojaĝantojn de Paŭlo [1]; ni ekveturis sur la maron, havante kun ni Aristarĥon, Makedonon el Tesaloniko [2]; heroo Aleksandro kondukadis viajn macedonojn al la batalo [3]; la antikva sciulo Strabono (63-20 antaŭ la komuna erao) notis en la sepa volumo de sia Geografio, ke „iliroj kaj makedonoj parolas saman lingvaĵon [kaj] havas similajn morojn kaj kutimojn“ [4]. 2.[makedon.0o.POL] Ŝtatano de Nordmakedonujo, respektive ano de ties ĉefa sudslava etno: registaro, en kiu superregas etnomakedonoj kaj iliaj partioj, ne volas dividi la komunan riĉaĵon kun albanoj kaj plejeble sabotas plenumon de la Ohrid-interkonsento [5]; oni prezentis Aleksandron la Grandan kiel sametnulon de la nuntempaj makedonoj, ankaŭ patrinon Tereza kiel makedoninon kaj ne albaninon) [6]. okazis surstrataj konfrontoj inter slavomakedonoj kaj albanomakedonoj en Skopje [7]. 1. La Nova Testamento, La agoj 19:292. La Nova Testamento, La agoj 27:23. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara4. Monato, Bardhyl Selimi: Ridinda aserto5. Monato, Bardhyl Selimi: Neniu paco sen interkonsento6. Monato, Bardhyl Selimi: Per into al onto7. Monato, Bardhyl Selimi: Bruligita la flago angle: Macedonian (subst.) beloruse: македонец ĉeĥe: Makedonec france: Macédonien (subst.) germane: Mazedonier japane: マケドニア人 [マケドニアじん] katalune: macedoni (subst.) nederlande: Macedoniër pole: Macedończyk, Macedonka portugale: macedónio (subst.), macedônio (subst.) slovake: Macedónec ukraine: македонець 10makedona, macedona serĉi 'makedona' serĉi 'a' [makedon.0a] Rilatanta al makedonoj1 aŭ 2, ilia nacieco aŭ ŝtato: Aleksandro Macedona FK ; la reĝo Macedona Filipo respondis al siaj amikoj FK . angle: Macedonian (adj.) beloruse: македонскі ĉeĥe: makedonský france: macédonien (adj.) germane: mazedonisch katalune: macedoni (adj.) nederlande: Macedonisch pole: macedoński portugale: macedónio (adj.), macedônio (adj.) slovake: macedónsky ukraine: македонський 10Makedonujo [8], Macedonujo serĉi 'Makedonujo ' serĉi 'ujo' [makedon.M0ujo] 1.[makedon.M0ujo.historie] En la historio, lando norde de Grekujo, loĝata de makedonoj1: post kiam li vidis la vizion, ni tuj penis foriri en Makedonujon, konkludinte, ke Dio vokis nin, por prediki al ili la evangelion [9]; Paŭlo intencis en la spirito, trapasinte Makedonujon kaj la Aĥajan landon, vojaĝi al Jerusalem [10]; Aleksandro de Macedonujo FK . 2.[makedon.M0ujo.GEOG] Nordmakedonujo: Bulgara abio estas […] indiĝena en la montaroj de Balkana duoninsulo, ĝi troviĝas en Bulgarujo, norda Grekujo, Respubliko Makedonujo, Albanujo kaj Serbujo [11] Rim.: Post nomkvereloj kun loĝantoj de la samnoma nordgreka regiono oni renomis la Respublikon Makedonujon al Nordmakedonujo en 2019. Makedonio8. Oficiala Informo de AdE, numero 129. La Nova Testamento, La agoj 16:1010. La Nova Testamento, La agoj 19:2111. Vikipedio, Bulgara abio afrikanse: Masedonië albane: Maqedonia angle: Macedonia beloruse: Македонія bulgare: Македония ĉeĥe: Makedonie ĉine: 馬其頓 [Mǎqídùn], 马其顿 [Mǎqídùn] france: Macédoine germane: Mazedonien hispane: Macedonia itale: Macedonia katalune: Macedònia makedone: Македонија nederlande: Macedonië perse: مقدونیه pole: Macedonia portugale: Macedónia, Macedônia ruse: Македония slovake: Macedónsko svede: Makedonien Nordmakedonujo, 10Nord-Makedonujo (MK) serĉi 'Nordmakedonujo' serĉi 'Nord-Makedonujo' [makedon.NordM0ujo] [makedon.NordM0ujo.GEOG] Ŝtato en la suda Eŭropo kun ĉefurbo Skopjo, limanta kun Albanujo, Bulgarujo, Grekujo kaj Serbujo: Nord-Makedonujo, en longa formo Respubliko Nord-Makedonio […] estas unu el la ŝtatoj naskiĝintaj post la disiĝo de la Socialisma federacia respubliko Jugoslavio, disde kiu ĝi deklaris sian sendependecon en 1991 […] la 12-an de Junio 2018, post 27-jara disputo pri la nomo, la Makedonia kaj Greka ĉefministroj provizore interkonsentis, ke la nova nomo estos Respubliko Nord-Makedonio [12]. 12. Vikipedio, Nord-Makedonio afrikanse: Noord-Masedonië albane: Maqedonia e Veriut angle: North Macedonia beloruse: Паўночная Македонія bulgare: Северна Македония ĉeĥe: Severní Makedonie ĉine: 北馬其頓 [běimǎqídùn], 北马其顿 [běimǎqídùn] france: Macédoine du Nord germane: Nordmazedonien hispane: Macedonia del Norte itale: Macedonia del Nord katalune: Macedònia del Nord makedone: Северна Македонија nederlande: Noord-Macedonië perse: مقدونیه شمالی pole: Macedonia Północna portugale: Macedónia do Norte, Macedônia do Norte ruse: Северная Македония slovake: Severné Macedónsko svede: Nordmakedonien administraj notoj