Nomo de iu lando:
kiam mondvaste oni raportis pri ribelado de monaĥoj,
vi legis kaj aŭdis la landnomon Mjanmao aŭ Birmo
[11];
sur paĝo 13 mi legas la landnomon „Luksemburgio”, kaj sur paĝo
14 la
nomon „Meksikio”, kvankam laŭ la Monato-konvencioj devus esti
respektive „Luksemburgo” (tiel sur paĝo 4) kaj „Meksiko”
[12];
en okcidento landnomo estas derivata el gentnomo, en oriento
inverse
[13].
-uj/-i/-an/Rim. 1:
La landnomoj apartenas al du kategorioj: landobazaj kaj gentobazaj
nomoj. En la unua kategorio ordinare la radiko havas landan
signifon, kaj oni uzas la sufikson -an/ por formi nomon de la
landanoj, laŭ la sistemo „Lando-landano“: Usono-usonano.
Tiu unua kategorio entenas la grandan plimulton de la landnomoj. En
la dua kategorio la baza radiko nomas genton aŭ popolon. Oni formas
la nomon de la lando per la Fundamenta sufikso -uj/ aŭ per la
neoficiala sufikso -i/, laŭ la sistemo „homo-Homujo“ aŭ „homo-Homio“:
franco-Francujo aŭ franco-Francio. Tiu dua
kategorio koncernas nur malplimulton da landnomoj, kiu troviĝas
principe en Eŭropo, sed ankaŭ en Azio kaj Afriko.
Rim. 2:
En ambaŭ klasoj, egale ĉu la radiko nomas landon aŭ genton, la
finaĵo -a, -e kutime sufiĉas por esprimi ideon adjektivan aŭ
adverban: Angla (Usona) voĉo (pejzaĝo), paroli Angle
(Usone). Se
bezone, oni povas precizigi: Usonana voĉo, Angluja pejzaĝo,
paroli Anglalingve. Preferinde estas, ĉe derivaĵoj, uzi
majusklon: Polo, Pola, Polujo. En siaj plej maturaj
verkoj (Biblio, Fabeloj), Z definitive adoptis tiun
Anglan sistemon. Ofte minusklo kaŭzas heziton aŭ dubesencon. Inter
Kuba kaj kuba estas diferenco. Same ĉe
Esperanto, Esperanta, Esperantisto: mi skribas al vi Esperante,
esperante tujan respondon.
Bertilo: Landoj kaj
lingvoj de la mondo (kun klarigoj)