kurkum/o PVEF kurkumo serĉi 'kurkumo' [kurkum.0o] 1.[kurkum.0o.genro] Genro el familio zingibracoj (Curcuma), plurjara herbo kun disbranĉiĝanta karna aroma rizomo ofte kun tuberoj, de kelkaj specioj uzata kiel spico, kolorilo kaj kuracilo; ordinare havanta elbaze kreskantajn pli malpli lancetformajn foliojn, kaj spikecajn florarojn sur apartaj tigoj provizitaj kun brakteoj portantaj kvazaŭ en poŝo du ĝis sep trinombrajn florojn kun funeloforma korolo; la elipsoida triĉela kapsulo malfermiĝas maturiĝinte: kelkaj freŝaj legomoj kaj herboj, ekzemple brokolo, petroselo, kurkumo […] havas kancer-preventajn ecojn [1]. kurkumo (Curcuma alismatifolia) CC BY-SA 2.0 [2] 2.[kurkum.0o.spico] Spico farita el la rizomo de kurkumo1: kareo […] konsistas el almenaŭ ses diversaj muelitaj spicoj, ekzemple: kajena pipro, kurkumo, kariofilo, karvio, kardamomo, koriandro, zingibro, cinamo kaj pipro [3]. rizomo kaj pulvoro de kurkumo (Curcuma longa) CC BY-SA 3.0 [4] 1. Monato, Lode Van De Velde: Sablohorloĝo forŝovas piramidon2. Alejandro Bayer Tamayo el Armenia, Colombia: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Cúrcuma_(Curcuma_alismatifolia)_-_Flickr_-_Alejandro_Bayer.jpg3. Vikipedio, Kareaĵo4. Simon A. Eugster, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Curcuma_longa_roots.jpg angle: turmeric beloruse: куркума bulgare: куркума ĉine: 姜黄 [jiānghuáng], 薑黃 [jiānghuáng], 黃薑 [huángjiāng], 黄姜 [huángjiāng], 沉金 [chénjīn], 姜黄根 [jiānghuánggēn], 薑黃根 [jiānghuánggēn], 姜黄根的粉末 [jiānghuánggēndefěnmò], 薑黃根的粉末 [jiānghuánggēndefěnmò], 沉金根之粉末 [chénjīngēnzhīfěnmò] france: curcuma germane: Gelbwurz hispane: cúrcuma hungare: kurkuma indonezie: kunyit japane: ウコン katalune: cúrcuma latinece: 1. Curcuma nederlande: geelwortel, curcuma perse: زردچوبه pole: 1. ostryż, kurkuma, szafranica, żółcień 2. kurkuma portugale: cúrcuma ruse: куркума svede: gurkmeja ukraine: куркума administraj notoj ~o : Mankas verkindiko en fonto.