kurkum/o

kurkumo

1.
BOT Genro el familio zingibracoj (Curcuma), plurjara herbo kun disbranĉiĝanta karna aroma rizomo ofte kun tuberoj, de kelkaj specioj uzata kiel spico, kolorilo kaj kuracilo; ordinare havanta elbaze kreskantajn pli malpli lancetformajn foliojn, kaj spikecajn florarojn sur apartaj tigoj provizitaj kun brakteoj portantaj kvazaŭ en poŝo du ĝis sep trinombrajn florojn kun funeloforma korolo; la elipsoida triĉela kapsulo malfermiĝas maturiĝinte: kelkaj freŝaj legomoj kaj herboj, ekzemple brokolo, petroselo, kurkumo […] havas kancer-preventajn ecojn [1].

kurkumo (Curcuma alismatifolia)
CC BY-SA 2.0  [2]
2.
KUI Spico farita el la rizomo de kurkumo1: kareo […] konsistas el almenaŭ ses diversaj muelitaj spicoj, ekzemple: kajena pipro, kurkumo, kariofilo, karvio, kardamomo, koriandro, zingibro, cinamo kaj pipro [3].

rizomo kaj pulvoro de kurkumo (Curcuma longa)
CC BY-SA 3.0  [4]
angle:
turmeric
beloruse:
куркума
bulgare:
куркума
ĉine:
姜黄 [jiānghuáng], 薑黃 [jiānghuáng], 黃薑 [huángjiāng], 黄姜 [huángjiāng], 沉金 [chénjīn], 姜黄根 [jiānghuánggēn], 薑黃根 [jiānghuánggēn], 姜黄根的粉末 [jiānghuánggēndefěnmò], 薑黃根的粉末 [jiānghuánggēndefěnmò], 沉金根之粉末 [chénjīngēnzhīfěnmò]
france:
curcuma
germane:
Gelbwurz
hispane:
cúrcuma
hungare:
kurkuma
indonezie:
kunyit
japane:
ウコン
katalune:
cúrcuma
latinece:
1. Curcuma
nederlande:
geelwortel, curcuma
perse:
زردچوبه
pole:
1. ostryż, kurkuma, szafranica, żółcień 2. kurkuma
portugale:
cúrcuma
ruse:
куркума
svede:
gurkmeja
ukraine:
куркума

administraj notoj

~o : Mankas verkindiko en fonto.