(tr)
- 1.
- [konduk.0i.irigi_kun_si]
- (iu)
Irigi iun kun si al iu loko, direktante lin
laŭ sia propra plaĉo:
la soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj
[1];
konduki iun al la fenestro, al urbdomo, en la teatron;
rabemulo forlogas sian proksimulon kaj kondukas lin sur vojo
malbona
[2];
konduki infanon per la mano;
konduki blindulon, vizitantojn;
konduki ĉevalon per la brido;
konduki aŭtomobilon, maŝinon;
en broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo
[3];
mi kondukos vin laŭ la vojo de saĝo
[4].
direkti 1,
gvidi 1.a,
nazo
- 2.
- [konduk.0i.ebligi_iradon]
- (io)
Ebligi al io aŭ iu iradon al iu loko:
mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo
[5];
kanalo kondukas la akvon en la lagon
[6];
aleo da arboj kondukas al la domo;
pordo kondukanta el la ĉambro en la ĝardenon;
la arbaro kondukis al la maro
[7];
lia metio kondukas lin en multajn diversajn mediojn;
(figure)
peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando
PrV
.
- 3.
- [konduk.0i.alvenigi_al_stato]
- (iu)
Alvenigi per sia propra agado iun aŭ ion al nova stato:
jen kien vi kondukis lin per viaj konsiloj!
konduki la landon al pereoB
,
aferon al sukceso;
Sizifan laboron […] alkonduki […] al
feliĉa fino
(fari neeblaĵon)
EE
.
- 4.
- [konduk.0i.ebligi_alvenon_al_stato]
- (io)
Ebligi al iu alvenon al nova stato:
diboĉado kondukas al malsano;
espero kaj pacienco kondukas al potenco
PrV
;
tro da libero kondukas al mizero
PrV
;
tiuj ĉi kaj aliaj provoj rilate la praktikan utilon
alkondukis […] al [nen]ia rezultato
FK
;
eĉ plej granda malbono al bono kondukas
PrV
;
tro grandaj kalkuloj kondukas al nulo
PrV
;
mensogo malproksimen ne kondukas
PrV
.
- 5.
- [konduk.0i.agigi_funkciigi_lauxvole]
- (iu)
Agigi iun aŭ funkciigi ion laŭ sia propra volo,
gardante por si la estrecon:
konduki maŝinon, veturilon, la popolojn, la homojn;
la plimulto el la virinoj lasas sin konduki de sia koro;
konduki armeon, regimenton, ĥoron;
konduki militon
[8]
[9];
konduki la batalon
[10];
konduki entreprenon, firmon, proceson;
lia maljuna patrino kondukis la mastraĵon de la domo
[11];
profundigitaj en tiel singarde kondukatan interparoladon, ke
[…] trapenetris eĉ unu vorteto
BdV
;
konduki rezonadon;
prudente konduki aferon;
mi ne kondukas apartan libron por ĉiuj enspezoj kaj
elspezojZ
;
(figure)
konduki la dancojn
(havi la ĉefan voĉon)
PrV
.
direkti 4,
direkti 3,
gvidi 2,
tono
- 6.
- [konduk.0i.FIZ_ELE]

PV
(elektron, varmon, elektromagnetan ondon)
Esti trairebla de ĝi:
la metaloj bone kondukas elektron;
oni sternis tri elektrajn kablojn de
Tianshengqiao-hidroelektrejo
en la limregiono de Yunnan, Guizhou kaj Guangxi por konduki
elektron al Guangdong
[12];
[diamanto] estas ekstreme bona materio
por konduki varmon
[13].
konduktiRim.:
Ĉi tiu senco sufiĉe facile kaj tre internacie
deriviĝas de senco 2, ja
la koncernaj substancoj ebligas trairadon de la koncerna
energiformo
kaj iasence agas por ĝi kiel agas kanaloj por fluidaĵoj.
Tial ne aspektas tre utila la paronimo kondukt aperanta
ĉi-sence en PIV1, kaj enkondukita
jam pli frue en ScTerm.
Rim.:
Direkti kaj konduki povas esti indiferente uzataj
pri veturiloj kaj pri gravaj aferoj (entreprenoj ktp). Sed pri
vivuloj
ekzistas tia diferenco, ke la kondukanto akompanas, la direktanto
ne.
Inter direkti aŭ konduki kaj gvidi, la
diferenco estas, ke la direktanto aŭ kondukanto estras, dum la
gvidanto
nur helpas. Fine gvidi supozas, ke la gvidato ne konas la
ĝustan vojon, kiun konas nur la gvidanto.
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 222.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 16:293.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 45:144.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 4:115.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 386.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII7.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo8.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 8:209.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIV10.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII11.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro12.
Harmonia kunlaboro de la oriento kun la okcidento por
kuna prospero, El
Popola Ĉinio13.
Diamanto ne nur belas, Ĉina
Enciklopedio