- 1.
- [kanon1.0o.pafilo]
Granda
pulvopafilo,
ĵetanta pafaĵojn laŭ
plata, preskaŭ rekta trajektorio al rekte trafeblaj,
vertikalaj celoj, aŭ al malproksimaj celoj
(18 – 40 km) kun starta rapido de pafaĵo pli
granda ol ĉe haŭbizoj aŭ bombopafiloj:
kanono konsistas el cilindra metala
tubo (40 – 80 kalibrojn longa),
pretigita por enteni pafaĵojn, kiujn elĵetas la eksplodo
de pulvo, kaj portata de movebla aŭ nemovebla
afusto;
ili salutas la malnovan kastelon per kanonoj: bum!
[1];
tondris kvazaŭ oni pafus el grandaj kanonoj
[2];
[li] respondecis pri la adapto de la origine surŝipa kanono al
surtera uzo
[3].
pafilego
haŭbizo
- 2.
- [kanon1.0o.pafilego]
-
Pafilego:
ili ne havis pafilojn aŭ kanonojn
[4].
Rim.:
Laŭ BL: (armilo) ankaŭ eblas diri pafilego.
Rim.:
La 1a Oficiala Aldono difinas kanonon per tradukoj, el kiuj la
angla respondas al la senco
kanono2, dum la rusa kaj
germana, al kanono1; PIV kaj la
franca ŝajne ne distingas inter ili. Laŭ lingva analogio ŝajnas
avantaĝa preferi por la supernocia senco
kanono2 la
vorton „pafilego“, simile al „skribilo“ (kiu
povas esti krajono, plumo, kreto ktp) aŭ „pafilo“
(fusilo, karabeno, pistolo ktp).
[Sergo Pokrovskij]
Rim.:
Kanono
estas ankaŭ religia norma tekstaro; cetere
ĉenkanton oni okaze nomas kanono.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger2.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io3.
Roland Rotsaert: Du novaj muzeoj en Belgio, Monato, 2015/03, p. 144.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida