haŭbiz/o PV

haŭbizo

MIL Pafilego kies tubo estas 20–30 kalibrojn longa (do, malpli longa ol tiu de kanono1), kapabla pafi obusojn laŭ alta kaj malalta trajektorioj: ili subite aŭdis serion da eksplodoj, kaj je la krio „Haŭbizoj,“ ĵetis sin teren [1]; Slovakio riparos haŭbizojn, tankojn kaj kanonojn de siaj polaj partneroj [2]; daŭre misfunkcias britaj haŭbizoj, kiuj voris jam en la pasinta jaro trionmilionon da eŭroj simple – kaj vane – riparocele [3]. VD:bombopafilo, kanono
1. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
2. Monato, Julius Hauser: Armitaj amikoj, 2015
3. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' (antaŭ)milito ... el la lando de Ŝekspiro (2), 2003
beloruse:
гаўбіца
bulgare:
гаубица
ĉine:
榴弹炮 [liúdànpào]
france:
obusier
germane:
Haubitze
hispane:
cañón obús
hungare:
tarack, mozsárágyú, haubic
itale:
obice
nederlande:
houwitser
pole:
haubica
portugale:
obus, obuseiro
ruse:
гаубица, мортира
ukraine:
гаубиця, мортира

administraj notoj