bombo
-
Eksplodkapabla metala globo aŭ kesto, uzata kiel armilo.
- a)
- Armilo trafanta sian celon per libera falo, ĵetite el bombavio aŭ bombopafilo: NATO dum la aeratakoj en 1999 kontraŭ Jugoslavio superŝutis la landon [...] per bomboj [1]. grenado, obuso.
- b)
- Eksploda aranĝaĵo farita de teroristoj: en aŭgusto 1998 preskaŭ samtempe eksplodis bomboj antaŭ la usonaj ambasadorejoj en Najrobo (Kenjo) kaj Daresalamo (Tanzanio) [2]. mino
- angle:
- bomb
- beloruse:
- бомба
- ĉeĥe:
- bomba, puma
- ĉine:
- 爆炸物 [bàozhàwù], 引爆装置 [yǐnbàozhuāngzhì], 爆炸装置 [bàozhàzhuāngzhì], 炸弹 [zhàdàn]
- france:
- bombe (explosif)
- germane:
- Bombe, Sprengkörper
- hebree:
- פְּצָצָה
- hispane:
- bomba
- itale:
- bomba
- japane:
- 爆弾 [ばくだん], ボンベ
- pole:
- 1.a bomba lotnicza 1.b bomba, ładunek wybuchowy
- ruse:
- бомба
- slovake:
- bomba
- svede:
- bomb
- tibete:
- འབོམ་
- ukraine:
- бомба
bombi
(tr)
- Eksplodigi bombojn kontraŭ io: mortis tri ĵurnalistoj kaj estis vunditaj 20 aliaj ĉinoj, kiam estis bombita la ĉina ambasadorejo en Jugoslavio [3].
- angle:
- bomb
- beloruse:
- бамбаваць
- ĉeĥe:
- bombardovat, ostřelovat
- france:
- bombarder (par bombes)
- hispane:
- bombardear
- itale:
- bombardare
- japane:
- 爆撃する [ばくげきする]
- pole:
- bombardować, detonować bombę
- ruse:
- бомбить, бомбардировать
- slovake:
- bombardovať, ostreľovať
- ukraine:
- бомбити, бомбардувати
bombado
- Uzado de bomboj por ion milite detrui: per bombado oni nenion povas pruvi [4].
- angle:
- bombing
- beloruse:
- бамбаваньне
- ĉeĥe:
- bombardování
- ĉine:
- 大轟炸 [dàhōngzhà], 炮火 [pàohuǒ]
- france:
- bombardement (par bombes)
- germane:
- Bombardierung
- hispane:
- bombardeo
- itale:
- bombardamento
- japane:
- 爆撃 [ばくげき]
- pole:
- bombardowanie
- ruse:
- бомбёжка, бомбардировка
- slovake:
- bombardovanie
- ukraine:
- бомбардування
bombopafilo, bombokanono
-
Pafilego, plej ofte
glattuba, por pafi bombojn
laŭ alta, arkforma trajektorio, uzata ekz-e por pafi trans
monto aŭ alia vertikala baro. Tipa bombopafilo konsistas
el
tubo, dukrura afusto,
apoga plato kaj celilo. La kutimaj kalibroj estas
50–60mm (rota bombopafilo), 81–90mm (bataliona),
105mm (aŭ pli, regimenta).
haŭbizoRim.: PIV preferas la formon bombokanono, sed tio kolizias kun la rusa-germana difino de la vorto en la 1a Oficiala Aldono, laŭ kiu kanonon karakterizas plata trajektorio. [Sergio Pokrovskij]
- angle:
- mortar, canon
- beloruse:
- мінамёт
- ĉeĥe:
- hmoždíř, houfnice
- france:
- mortier
- germane:
- Mörser, Granatwerfer
- hebree:
- תותח פצצה
- hispane:
- mortero
- itale:
- mortaio (mil.)
- japane:
- 臼砲 [きゅうほう]
- pole:
- moździerz
- ruse:
- миномёт
- slovake:
- húfnica
atombombo
- Bombo funkcianta per ĉenreago de dispartiĝantaj atomoj: la 9an de aŭgusto 1945 usona bombaviadilo B-29 kun atombombo ekflugis […] al Nagasako kaj faligis ĝin je alteco de 9600 metroj [5]; Usono ne devis ĵeti atombombojn sur Japanion, se iu pacdefendanto sukcesplene antaŭe „diskutus“ kun japanaj militistoj [6]; nun do ankaŭ Nord-Koreio havas ĝin, la atombombon [7].
5.
Monato, Hori Yasuo: Nagasako, 2008
6. Monato, Al la intelektuloj de Monato, 2003
7. Monato, Stefan Maul: Monstra atompotenco, 2009
6. Monato, Al la intelektuloj de Monato, 2003
7. Monato, Stefan Maul: Monstra atompotenco, 2009
- angle:
- atomic bomb
- beloruse:
- атамная бомба
- france:
- bombe atomique
- germane:
- Atombombe
- japane:
- 原子爆弾 [げんしばくだん]
- ukraine:
- атомна бомба
horloĝbombo, prokrasta bombo
- Bombo, kiu eksplodas post determinita tempo dank'al horloĝa meĥanismo: (figure) „Deprimo: socia kaj ekonomia horloĝ-bombo“ [8]; [t]io faris al la resaniĝantaj amikoj de Vlaĉjo impreson multe pli grandan, ol se ĉi tie, en profunda malfronto, eksplodus prokrasta bombo peza je tuno [9].
8.
P. S. Viana: Deprimo, Monato, 2001:6, p. 11a
9. J. German, trad. J. Finkel: Kara mia homo, 2016-2017
9. J. German, trad. J. Finkel: Kara mia homo, 2016-2017
- angle:
- time bomb
- beloruse:
- бомба з гадзіньнікавым мэханізмам
- ĉine:
- 定时炸弹 [dìngshízhàdàn]
- france:
- bombe à retardement
- germane:
- Zeitbombe
- hispane:
- bomba de relojería
- itale:
- bomba a orologeria, bomba a tempo
- japane:
- 時限爆弾 [じげんばくだん]
- pole:
- bomba zegarowa
- ruse:
- бомба с часовым механизмом
administraj notoj
pri
~o 1.b:
~ado: Mankas dua fontindiko.
~opafilo, ~okanono: Mankas fontindiko.
~opafilo, ~okanono: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
infera maŝino?? [Sergio]~i: Mankas dua fontindiko.
~ado: Mankas dua fontindiko.
~opafilo, ~okanono: Mankas fontindiko.
~opafilo, ~okanono: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.