tradukoj:
be
bg
cs
de
en
es
fr
hu
nl
pl
pt
ro
ru
sk
tp
vo
Aldoni tradukojn al ReVo:
Agordu viajn lingvojn en la menuo de
ViVo
.
Vi povas (mal)elekti serĉilojn en la menuo de
ViVo
.
Elektu la aldonindajn tradukojn.
En la kampoj vi povas skribi liston de tradukoj.
Alklaku la butonon "Ŝanĝi". Vi vidos kiel la xml-dosiero aspektos, kun la ŝanĝoj en verda.
Alklaku la butonon "Antaŭrigardi". Vi iros al la redaktilo de ReVo.
Vi devas esti redaktanto de ReVo por vere povi ŝanĝi ion.
Alklaku
por (mal)faldi.
*
io
PV
*
io
↝
serĉi 'io'
[io.0]
en
:
1.
↝
[io.0.nepreciza]
en
:
something
;
Nedifina
pronomo
, montranta
objekton
,
aferon
,
ideon
,
fenomenon
kiun oni ne povas aŭ ne volas indiki precize:
kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi
io
n novan
[
1
]
;
io
mankas en la skribilaro;
ĝi ne estas ankoraŭ
io
grava
Z
;
saĝulo scias
io
n, sed neniu scias ĉion
PrV
;
mi aŭdis, ke li pro
io
forveturis
Z
;
pli bona
io
ol nenio
PrV
;
„Vidu, nun mi estas brusta pinglo!“ diris la flikilo, „mi sciis, ke mi atingos honoron, el io fariĝas io!“
[
2
]
.
2.
[io.0.simila]
en
:
anything
;
Nedifina pronomo, montranta iun objekton el serio da similaj, ne gravas kiun:
ne faru al vi idolon, nek bildon de
io
, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero
[
3
]
;
ĉu vi havas
io
n por manĝi?;
li fajfis
io
n el Verdi
(iun melodion de Verdi)
.
Rim. 1:
Io
neniam estas uzata pri personoj. Sed oni ĝin uzas fojfoje kiel determineblan nomon:
sed kio estis
la aldona io
, pri kiu vi parolis?
[
4
]
;
se iu
io
n okupas, tiam en tiu momento la
io
estas okupata de la iu
[
5
]
.
En tia okazo, la korelativa rilatpronomo povas esti
kiu
(kiel por substantivoj), kaj ne
kio
(kiel por la pronomo):
en la dirita lando estas nun farata
io
, kio nin kiel Esperantistojn ne povas ne tuŝi
[
6
]
;
tamen:
kaj ambaŭ opiniis, ke en ĝi troviĝas multe da
io
, kio similas al ilia propra historio, kaj ĝuste tio plej bone plaĉis al ili
[
7
]
.
Rim. 2:
Zamenhof skribis [Lingva Respondo 18, La Revuo, 1907, Junio]:
Pri „ioj“, „tioj“, „kioj“ ktp.
Teorie la ĵus diritaj formoj tute bone povas havi multenombron tiel same, kiel ili havas akuzativon; sed en la praktiko mi ne konsilas al vi uzi la diritajn vortojn en multenombro, ĉar laŭ mia opinio ilia senco tion ĉi ne permesas. „Tio“ prezentas ja ne ian difinitan objekton, sed ian bildon (aŭ abstraktan ideon), kaj bildo restas ĉiam ununombra sendepende de tio, ĉu ĝi konsistas el unu objekto aŭ el multaj. Tamen se aperas ia tre malofta okazo, kiam la logiko postulas, ke ni uzu la diritajn vortojn en multenombro, tiam la gramatiko de nia lingvo tion ĉi ne malpermesas. Ekzemple:
lia potenco konsistas el diversaj
io
j, el kiuj ĉiu aparte per si mem estas ne grava, sed ĉiuj kune donas al li grandan forton.
io kaj alio
serĉi 'io kaj alio'
[io.0kajalio]
en
:
[io.0kajalio.KOMUNE]
en
:
Diversaj, diversspecaj aferoj:
kutime ĉe manĝo, li rakontis al siaj servistoj
io
n kaj alion
[
8
]
.
tradukoj
anglaj
~ 1.:
something
;
~ 2.:
anything
.
belorusaj
~ 1.:
штосьці, нешта
;
~ 2.:
што-небудзь, што заўгодна
.
bulgaraj
~:
нещо
.
ĉeĥaj
~:
cosi, něco
.
francaj
~:
quelque chose
;
~ kaj alio:
une chose ou l'autre
.
germanaj
~:
etwas
.
hispanaj
~:
algo
.
hungaraj
~:
valami
.
nederlandaj
~:
iets
.
polaj
~:
coś
;
~ kaj alio:
co nieco
.
portugalaj
~ 1.:
algo (pronome indefinido)
;
~ 2.:
alguma coisa
.
rumanaj
~:
ceva, termen general pentru lucruri nedefinte (nementionate)
.
rusaj
~ 1.:
нечто, что-то, кое-что
;
~ 2.:
что-нибудь, что-либо
.
slovakaj
~:
niečo
;
~:
dačo, čosi
.
tokiponaj
~:
ijo
.
volapukaj
~:
bos
.
fontoj
1
.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto
, Ekzercaro, § 40
2
.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2
, Flikilo
3
.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento
, Readmono 5:8
4
.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3
, Supo el kolbasaj bastonetoj
5
.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj
, Respondo 48, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 293
6
. L. L. Zamenhof: La parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista, 1906-08-28.
7
.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2
, Sambuka virineto
8
. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
~
: Mankas verkindiko en fonto.
ℛevo
|
datumprotekto
|
io.xml
|
redakti...
|
traduki...
|
artikolversio
: 1.29 2017/10/28 22:11:23