4intelekt/o JED intelektoserĉi 'intelekto' [intele.0o] [intele.0o.MENS] Kapablo de la menso por pensi, koncepti kaj kompreni, per racio kaj intuicio senkonsidere al ekzemple emocioj: nura homa intelekto penadas superregi intuicion, logiko penas premegi la veran vivon [1]; tre lerta homo, kun delikate kulturita intelekto [2]; la bona lernanto havis tro fortan intelekton por lasi sin subigi per la lerta kaj subtila edukmaniero de siaj profesoroj [3]; en la eklezio mi preferus paroli kvin vortojn per mia intelekto, por ke mi instruu ankaŭ aliajn, ol dek mil vortojn [4]; la sendifekta, natura intelekto de la infano konfuziĝas [5]; kiel eblas direkti la moralan intelekton de la homo sen ia instruo de moralaj reguloj [6]? Acte aldonadis […] terurajn historiojn, kiuj inspiris al Ligia timon, admiron, miregon […], kies kontrastojn ŝia knabina intelekto ne povis ekkompreni [7]; en la lernejo de Izokrato kiun li fondis en la jaro 392 […] edukiĝis la plej bonaj intelektoj de la greka mondo [8]. inteligento, prudento, sagaco, saĝo, spiritoRim.: Intelekto koncernas scion, kaj kapablon abstrakti, science diskuti ktp, dum inteligento temas pri la lerteco utiligi siajn kompetenton por praktike adaptiĝi al konkretaj vivsituacioj. Prudento temas pri bonmezura prijuĝo kaj evito de eraraj decidoj. [Wolfram Diestel] 1. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro IX2. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XV3. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo4. La Nova Testamento, I. Korintanoj 14:195. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro6. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Tria Ĉapitro7. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro VII8. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto angle: intellect beloruse: розум, Інтэлект ĉeĥe: intelekt, rozum, schopnost ĉine: 智能 [zhìnéng], 知道意思 [zhīdaoyìsī], 知識界 [zhīshijiè] france: intellect, intelligence germane: Intellekt, Verstand hispane: intelecto, inteligencia hungare: ész, értelem, felfogóképesség, intellektus japane: 知性 [ちせい], 知力 [ちりょく], 理解力 [りかいりょく] nederlande: intellect, verstand portugale: inteligência, intelecto, faculdades intelectuais ruse: разум, ум, интеллект slovake: intelekt, rozum, um ukraine: інтелект, розум, здатність мислити intelektaserĉi 'intelekta' [intele.0a] [intele.0a.MENS] Rilata al intelekto: [li] ne bone predikis, ne posedis grandajn intelektajn talentojn, sed li baldaŭ fariĝis tre populara [9]; la intelekta mondo siatempe varme bonvenigis la filozofion de Emanuelo Kant [10]; trovi animpacon per akirado de intelekta kompreno pri aferoj spiritaj [11]; Maziero opiniis, ke devas komenciĝi lia intelekta instruado [12]; la intelekta estaĵo, la kuracisto, estis malaperinta [13]; faru uzon el ĉiuj viaj Diodonitaj intelektaj fortoj, sed penu kompreni la aferojn de Dio nur per la Spirito de Dio [14]; [vera oratorado] postulas apartan fizikan forton kaj intelektan streĉon [15]; malgranda aspekte, sed granda intelekte PrV . 9. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 310. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VII11. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro X12. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria13. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua14. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro V15. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto angle: intellectual beloruse: разумовы, інтэлектуальны ĉeĥe: intelektuální, inteligenční, rozumový ĉine: 知識分子 [zhīshifènzǐ], 讀書人 [dúshūrén] france: intellectuel (adj.) germane: intellektuell hispane: intelectual hungare: értelmi, intellektuális japane: 知性の [ちせいの], 知的な [ちてきな] nederlande: intellectueel portugale: intelectual (adj.) ruse: умственный, интеллектуальный slovake: intelektuálny ukraine: інтелектуальний, розумовий intelektuloserĉi 'intelektulo' [intele.0ulo] [intele.0ulo.KOMUNE] Klerulo, homo kiu sin okupas kaj interesiĝas pri intelektaj aferoj, kiu precipe laboras per intelekto: multleginta, multvojaĝinta intelektulo [16]; societo de multaj intelektuloj – artistoj kaj literaturistoj [17]; stariĝis la pola filozofo Lutoslavski tondrante kontraŭ ĉiu subteno al monstra lingvo […] laŭ li abomena al ĉiuj intelektuloj [18]. 16. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro IX17. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VI18. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 13a, p. 39a angle: intellectual beloruse: інтэлектуал ĉeĥe: intelektuál ĉine: 书生 [shūshēng], 知識分子 [zhīshìfènzǐ] france: intellectuel (subst.) germane: Intellektuelle, Intellektueller hispane: inteligente hungare: értelmiségi, entellektüel japane: 知識人 [ちしきじん], インテリ nederlande: intellectueel portugale: intelectual (pessoa) ruse: работник умственного труда, интеллигент slovake: intelektuál, vzdelanec ukraine: інтелектуал, інтеліґент intelektularoserĉi 'intelektularo' [intele.0ularo] [intele.0ularo.KOMUNE] Klerularo, aro de ĉiuj intelektuloj en difinita medio, konsiderata kiel socia klaso: mi rakontas pri […] sabotado kaj intenca malhelpado (fare) de la intelektularo [19]; Zamenhof apartenis al tiu internaciisma juda etburĝa intelektularo, kies intelekta laboro rezultigis la starigon de kultura fono, en kiu, poste, la plej modernaj okcidentaj revoluciaj ideoj akceptiĝos [20]; Voltaire asertis, ke ĝi estas en la deziro de la intelektularo erarigi simplajn homojn [21]; la raŭmisma intelektularo enkalkulis la plej valorajn sociologojn de la 80aj jaroj en Esperantio: inter ili Jerzy Leyk kaj Sándor Révész [22]. 19. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 220. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto21. Monato, Edward Kusters: Alfred Nobel: nobelo inter la sciencistoj kaj lingvistoj, 200622. La Ondo de Esperanto, 1999, No 5 (55) angle: intellectuals beloruse: інтэлігенцыя ĉeĥe: inteligence france: les intellectuels, intelligentsia hungare: értelmiség, intelligencia (értelmiség) japane: 知識階級 [ちしきかいきゅう], 知識層 [ちしきそう], インテリゲンチャ portugale: conjunto de intelectuais slovake: inteligencia ukraine: інтеліґенція artefarita intelekto (AI) serĉi 'artefarita intelekto' [intele.artefarita0o] [intele.artefarita0o.KOMP] Teĥnika sistemo imitanta homan intelekton; subfako de informadiko pri tiaj sistemoj: la unua malfacilaĵo por komputiloj kaj por programistoj de artefarita intelekto estas, simplege, ke komputiloj ne estas celorientitaj organismoj [23]; uzanto, portante kufon kun elektrodoj, imagas la movon de sia mano por elekti la deziratajn literojn […], tiu tekniko utiligas programaron kun artefarita intelekto [24]. 23. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Scienco24. Monato, Oliver Kim: Robota mano regata de pensoj, 2007 angle: artificial intelligence beloruse: штучны інтэлект ĉeĥe: umělá inteligence ĉine: 人工智能 [réngōngzhìnéng] france: intelligence artificielle germane: künstliche Intelligenz, KI hispane: inteligencia artificial hungare: mesterséges intelligencia japane: 人工知能 [じんこうちのう] nederlande: artificiële intelligentie portugale: inteligência artificial ruse: искусственный интеллект slovake: umelá inteligencia administraj notoj