*-i -iserĉi '-i' [i1.0] [i1.0.finajxo] Finaĵo markanta la infinitivon ĉe verbo: dum ridado povas dolori la koro [1]; la Kristaneco ordonas al ni pardoni al niaj malamikoj, ami nian proksimulon [2]; ĉu hundo aŭ ĉevalo […] ― plori ili povas, sed ridi ― tiun kapablon havas nur la homo [3]; granda feliĉo estas ami [ŝin] IK ; [li] ludis inspirite sur harpo, por laŭdi kaj glori la Eternulon [4]; [ili] alvenis al Jordan […] kaj ili tradormis tie la nokton, antaŭ ol transiri [5]; la princo anstataŭ rigardi saltis sur la vojeton kaj baris la vojon [6]. -as, -is, -os, -us, -u -i/ (ŝajna sufikso)1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 14:132. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 25:35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 3:16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro III beloruse: афікс неазначальнай формы дзеяслова ў эспэранта france: (infinitif de verbes) germane: -en (Infinitiv) ide: -ir (estinteco), -ar (estanteco), -or (estonteco) volapuke: -ön administraj notoj