-os
-
Verba finaĵo de la futuro, uzata:
- a)
- kiam oni parolas pri estonta okazo: mi akompanos vin al la nova loĝejo, […] mi tuj vokos veturilon Marta ; [li] forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino [1]; al farun' malbonspeca ne helpos la spico PrV ; ankaŭ la lupon atingos la sorto PrV ;
- b)
- por rilatigi okazon, al alia pli frua: mi decidis, antaŭ ol la tuta verko povos esti eldonita, eldoni almenaŭ aparte la parton Esperantan PrV .
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:24
- beloruse:
- афікс будучага часу ў эспэранта