* -os -os serĉi '-os' [os.0] [os.0.SNC] Verba finaĵo de la futuro, uzata: a) kiam oni parolas pri estonta okazo: mi akompanos vin al la nova loĝejo, […] mi tuj vokos veturilon Marta ; [li] forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino [1]; al farun' malbonspeca ne helpos la spico PrV ; ankaŭ la lupon atingos la sorto PrV ; b) por rilatigi okazon, al alia pli frua: mi decidis, antaŭ ol la tuta verko povos esti eldonita, eldoni almenaŭ aparte la parton Esperantan PrV . 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:24 administraj notoj