-as
-
Verba finaĵo de la prezenco, uzata:
- a)
- dum la priparolata okazo: tie estas tute lume, ĉar tie brulas pli ol cent lampoj [1]; ĉu vi vidas tie la grandan arbon [2]? kiom vi volas havi [3]?
- b)
- por esprimi ion ĝenerale validan, regulon ks: la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa [4]; akvo kaj pano servas al sano PrV ; aĝo tro matura ne estas plezura PrV ;
- c)
- rilatigi du samtempajn aferojn, kiuj povas okazi iam ajn: kiu volas perfektiĝi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn [5]; venis la tempo, kiam oni faras la farunoferojn [6]; kiam altiĝas virtuloj, la popolo ĝojas, sed kiam regas malvirtulo, la popolo ĝemas [7].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 18:29
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 29:2

- beloruse:
- афікс цяперашняга часу дзеяслова ў эспэранта