Aldoni tradukojn al ReVo:

* -as

-as Vikipedio

serĉi '-as'
[as1.0]
[as1.0.SNC]
GRA Verba finaĵo de la prezenco, uzata:
a)
dum la priparolata okazo: tie estas tute lume, ĉar tie brulas pli ol cent lampoj [1]; ĉu vi vidas tie la grandan arbon [2]? kiom vi volas havi [3]?
b)
por esprimi ion ĝenerale validan, regulon ks: la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa [4]; akvo kaj pano servas al sano PrV ; aĝo tro matura ne estas plezura PrV ;
c)
rilatigi du samtempajn aferojn, kiuj povas okazi iam ajn: kiu volas perfektiĝi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn [5]; venis la tempo, kiam oni faras la farunoferojn [6]; kiam altiĝas virtuloj, la popolo ĝojas, sed kiam regas malvirtulo, la popolo ĝemas [7].

administraj notoj