humur/o PV humuroserĉi 'humuro' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba [humur.0o] [humur.0o.KOMUNE] Nemalica ŝercemo, kun milda aŭ nenia moko, celanta precipe amuzon: Iom mankas ĉe [Henri Vallienne] tiu sento de humuro, kiu iluminas la paĝojn de Dickens aŭ Dumas [1]; la sulketaj okul-anguloj […] surhavis la stampon de konstanta ridado, kaj humuro ĉiam fajreris en la brilaj brunaj okuloj [2]; poemoj ĉefe humurtonaj [3]; popola humuro mildigas la kruelecon de tranĉa malvarmego [4]; eble hungaro havas alian humuron ol germano [5]. humoro3blago, grotesko, komedio, komikeco, mistifiko, satiro Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri ŝercemo, ŝerco, sprito. 1. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Antaŭvorto2. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 203. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Recenzo5. W. Klag: Groteskumi fabele (Erwin Lazar, La sepkapa feino), Monato, jaro 1999a, numero 9a, p. 24a angle: humor beloruse: гумар bulgare: хумор ĉeĥe: humor ĉine: 幽默 [yōumò], 風趣 [fēngqù], 幽默感 [yōumògǎn], 笑林 [xiàolín] france: humour germane: Humor hispane: humor cómico itale: umorismo, spirito (umorismo) japane: ユーモア [ゆーもあ], こっけい, おかしみ, 諧謔 [かいぎゃく] nederlande: humor pole: humor, dowcip portugale: humor ruse: юмор slovake: humor svede: humor ukraine: гумор humuraserĉi 'humura' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba [humur.0a] [humur.0a.KOMUNE] Ŝerca, por komuna amuzo: „kredu min, sinjorino!“ de Cezaro Rossetti […] spegulas vervan, humuran personecon [6]; unu el tiuj humuraj vizaĝesprimoj, kiujn tiom ŝatas lia onklino [7]; ŝiaj multgamaj verkoj iras de la humura ŝerco, farso aŭ amuza unuaktaĵo, […] ĝis pli ambiciaj kaj ampleksaj versdramoj [8]; la kripla brakseĝo estas plia humura detalo en la ĝenerala gaja atmosfero [9]. amuza, sprita Rim.: La formo humoristika aperas en malnova verko: buŝo, sur kiu ludas humoristika rideto [10]. 6. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, prozo nefikcia7. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 28. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto9. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 1510. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, ĉe Aĥmed’ Paŝa’, la granda pentristo angle:[humur.0a.RIM_ETIM] humorous beloruse: гумарыстычны bulgare: хумористичен ĉine: 幽默 [yōumò], 風趣 [fēngqù], 詼諧 [huīxié], 戏虐 [xìnüè] france: humoristique germane: humoristisch hispane: humorístico itale: umoristico, spiritoso (umoristico) japane: ユーモラスな [ゆーもらすな], こっけい味のある [こっけいあじのある] nederlande: humoristisch pole: humorystyczny, dowcipny ruse: юмористический tibete: བསྟན་བཤིག་ཚ་པོ་ ukraine: гумористичний humuriserĉi 'humuri' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba [humur.0i] (ntr) [humur.0i.KOMUNE] Ŝerci sen moko aŭ ofendo: ja neniam vi emas humuri kaj ŝerci, senĉese vi ion strebas [11]. spriti 11. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, plendoj de Jozefo arestita beloruse: жартаваць ĉine: 說著玩 [shuōzhewán], 开玩笑 [kāiwánxiào] france: faire de l'humour, plaisanter hispane: bromear, hacer humor itale: far dell'umorismo, far battute di spirito pole: dowcipkować, poprawiać humor, wprawiać w dobry humor humuristo serĉi 'humuristo' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba [humur.0isto] Verkisto de humuraj tekstoj: de la humuristo Jerome K. Jerome aperis Tri Homoj en Boato [12]; kiel humuristo [Frederiko Karinthy] estis ege populara, sed kiel filozofo li apenaŭ gajnis adeptojn [13]. 12. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto13. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo beloruse: гумарыст germane: Humorist nigra humuroserĉi 'nigra humuro' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba [humur.nigra0o] (frazaĵo) [humur.nigra0o.KOMUNE] Humuro pri malĝojigaj temoj, mizero, kruelo kaj similaj: ĝi estas speco de „nigra humuro“ kaŭzita de la nuna situacio – ĉu ĉiuj en Okcidento tion bone konscias? [14]; ĝi iom ŝokis liajn samtempulojn pro la nigra humuro: ĉu onirajtas ridi pri murdo [15]? 14. G. Cejtin: Zdravstvuj..., soc.culture.esperanto, 1996-03-2115. A. Lagrange: La krimo de Strato Lursin', 2003-06-01 angle: black humour beloruse: чорны гумар bulgare: черен хумор france: humour noir germane: schwarzer Humor hispane: humor negro itale: humor nero japane: ブラックユーモア nederlande: zwarte humor pole: czarny humor administraj notoj