*humoro
- 1.
-
Okaza mensostato emocia; animstato:
li estas hodiaŭ en kolera humoro
[1];
mi estas en la plej brilanta humoro
FK
;
gaja humoro
[2];
malgaja humoro
Marta
;
petola humoro
BdV
;
vigla humoro
BdV
;
furioza humoro
[3];
li estas en acida humoro
PrV
;
kontraŭ doloro helpas bona humoro
PrV
;
la infano terure kriis
kaj baraktis per la brakoj kaj kruroj, videble ĝi tute ne
estis en bona humoro
[4];
„mi havas nun atakon de malgaja humoro“,
diris ŝi, „sed vi ne atentu tion kaj vizitu min […]“
[5];
grumblema klient', vi venis ĉi tien kun nigra humoro
[6];
lia unua sento estis ĉagreno, la dua estis absoluta perdo de humoro
[7];
la hipoĥondria humoro de ordonema kaporalo
[8];
regis tre agrabla humoro kaj senĝena interparolado, kiel en familia rondo
[9];
la trankvile gaja humoro de homoj, kiuj nur tiom trinkis, kiom estas bone por
ili kaj sufiĉe, por disvolvi iliajn plej bonajn ecojn
BdV
;
(figure)
la fajro ricevis freŝan humoron kaj pli hele brulis, disblovita de la vento
BdV
.
Rim.: Nur ĉi tiu senco estas fundamenta, kiel atestas la tradukoj germana, rusa kaj pola en la Universala Vortaro (la tradukoj angla kaj franca uzas la etimologie parencan vorton malpli precizan). [Sergio Pokrovskij]
- 2.
- (malofte) Trajto de karaktero1, parto de temperamento, emo al iu humoro1: de mia patro mi ricevis la plej bonan heredaĵon, bonan humoron (t.e. bonhumoremon) [10].
- 3.
- (arkaismo) Humuro: humoraĵo; humorplena libro; tiu ĉi sinjoro tute ne estas humoristo, li skribis tute serioze [11].
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §31.
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
5. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, Ĉap. 22a.
6. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Oni Fermas la Butikon
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, akto unua
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 3. Etimologio
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
5. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, Ĉap. 22a.
6. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Oni Fermas la Butikon
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, akto unua
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 3. Etimologio
- angle:
- 1. mood, humour 2. temper, humour
- beloruse:
- 1. настрой, гумор 3. гумар
- bretone:
- 1. imor
- bulgare:
- 1. настроение
- ĉeĥe:
- humor, rozmar 1. nálada
- ĉine:
- 1. 心境 [xīnjìng], 心緒 [xīnxù], 脾气 [píqi], 心情 [xīnqíng], 情志 [qíngzhì], 情緒 [qíngxù]
- france:
- 1. humeur (état d'esprit) ~aĵo: trait d'humour. ~plena: humoristique.
- germane:
- 1. Laune, Stimmung 2. Gemüt
- hispane:
- humor sentimiento (buen humor)
- itale:
- 1. umore 2. temperamento 3. humor, spirito (humor), umorismo ~aĵo: battuta di spirito. ~plena: umoristico.
- japane:
- 気質 [きしつ], 気分 [きぶん], 機嫌 [きげん], 体液 [たいえき]
- nederlande:
- 1. humeur, gemoedstoestand, gemoedsgesteldheid, luim
- norvege:
- 1. humør 3. humor
- portugale:
- humor
- ruse:
- 1. настроение 2. нрав 3. юмор
- slovake:
- humor, nálada
- svede:
- 1. humör 3. humor
- ukraine:
- настрій
humora
- 1.
- Rilata al humoro1: Haman eliris en tiu tago, gaja kaj bonhumora [12]; li estis jen vigla, jen malbonhumora [13]; kiel bonege la humora stato de la spirito akordiĝas kun la movoj de la materio [14]; lia deĵoro ne suferis plu pro liaj humoraj neegalecoj [15].
- 2.
- (evitinde) Humura: humora parolo, rakonto.
12.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 5:9
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Elfo de la rozo
14. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, akto dua
15. H. Vallienne: Ĉu li?, 1908
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Elfo de la rozo
14. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, akto dua
15. H. Vallienne: Ĉu li?, 1908
- ĉeĥe:
- náladový, veselý
- germane:
- 1. gelaunt
- itale:
- 1. umorale (stato d'animo), dell'umore
- japane:
- 気質の [きしつの], 機嫌のよい [きげんのいい]
- nederlande:
- 1. humeurig, gehumeurd
- slovake:
- humoristický
humori
- Esti en iu humoro1, emi al io laŭ koncerna humoro: nun li ne ŝerceme humoras; laŭdinde estas, ke vi ne humoras min bati, ĉar l' okazo oportunas [16].
16.
Lord Byron, trad. W. Auld: El la I-a kanto de „Don Johano“, Norda
Prismo, 1957:2
- ĉine:
- 屈尊 [qūzūn], 屈就 [qūjiù]
- france:
- être d'humeur à
- germane:
- geruhen, gelaunen, être d'humeur à
- itale:
- essere d'umore, aver umore
- japane:
- 気分である [きぶんである]
- ruse:
- быть в настроении, быть в настроенным
- ukraine:
- бути в тому чи іншому настрої
humorigi
(tr)
- france:
- mettre dans une humeur..., communiquer un sentiment
- germane:
- in Stimmung bringen, stimmen (Laune)
bonhumora
- En bona, feliĉa, gaja, agrabla humoro: lordo Nelson pasigis la plej grandan parton de la vivo sur la maro, batalante furioze kontraŭ la malamikoj de la lando, ĉiam gaja, ĉiam bonhumora, sed kiam lia razilo okazigis treege malgrandan tranĉeton sur la vango, li kriegis laŭte, kvazaŭ li suferis teruran vundon [19]. .
19.
J. Merchant: Kompatinda Klem, 1931
- ĉine:
- 高兴 [gāoxìng], 高高兴兴 [gāogāoxìngxìng], 好气 [hǎoqì]
- france:
- de bonne humeur
- germane:
- gut gelaunt
- japane:
- きげんの良い [きげんのよい]
- ukraine:
- у доброму настрої
malbonhumora, mishumora
- ĉine:
- 不爽 [bùshuǎng], 心緒不佳 [xīnxùbùjiā]
- france:
- de mauvaise humeur
- germane:
- schlecht gelaunt
- japane:
- きげんの悪い [きげんのわるい]