*humor/o UV *humoro serĉi 'humoro' [humor.0o] 1.[humor.0o.animstato] Okaza mensostato emocia; animstato: li estas hodiaŭ en kolera humoro [1]; mi estas en la plej brilanta humoro FK ; gaja humoro [2]; malgaja humoro Marta ; petola humoro BdV ; vigla humoro BdV ; furioza humoro [3]; li estas en acida humoro PrV ; kontraŭ doloro helpas bona humoro PrV ; la infano terure kriis kaj baraktis per la brakoj kaj kruroj, videble ĝi tute ne estis en bona humoro [4]; „mi havas nun atakon de malgaja humoro“, diris ŝi, „sed vi ne atentu tion kaj vizitu min […]“ [5]; grumblema klient', vi venis ĉi tien kun nigra humoro [6]; lia unua sento estis ĉagreno, la dua estis absoluta perdo de humoro [7]; la hipoĥondria humoro de ordonema kaporalo [8]; regis tre agrabla humoro kaj senĝena interparolado, kiel en familia rondo [9]; la trankvile gaja humoro de homoj, kiuj nur tiom trinkis, kiom estas bone por ili kaj sufiĉe, por disvolvi iliajn plej bonajn ecojn BdV ; (figure) la fajro ricevis freŝan humoron kaj pli hele brulis, disblovita de la vento BdV . agordo2.b, animo2, kaprico, mensostato, sentimentoRim.: Nur ĉi tiu senco estas fundamenta, kiel atestas la tradukoj germana, rusa kaj pola en la Universala Vortaro (la tradukoj angla kaj franca uzas la etimologie parencan vorton malpli precizan). [Sergio Pokrovskij] 2.[humor.0o.karaktero] (malofte) Trajto de karaktero1, parto de temperamento, emo al iu humoro1: de mia patro mi ricevis la plej bonan heredaĵon, bonan humoron (t.e. bonhumoremon) [10]. inklino1 3.[humor.0o.sxerco] (arkaismo) Humuro: humoraĵo; humorplena libro; tiu ĉi sinjoro tute ne estas humoristo, li skribis tute serioze [11]. Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri animstato. 1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §31.2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo5. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, Ĉap. 22a.6. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Oni Fermas la Butikon7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, akto unua9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 3. Etimologio angle: 1. mood, humour 2. temper, humour beloruse: 1. настрой, гумор 2. нораў 3. гумар bretone: 1. imor bulgare: 1. настроение ĉeĥe: humor, rozmar 1. nálada ĉine: 1. 心境 [xīnjìng], 心緒 [xīnxù], 脾气 [píqi], 心情 [xīnqíng], 情志 [qíngzhì], 情緒 [qíngxù] france: 1. humeur (état d'esprit) ~aĵo: trait d'humour. ~plena: humoristique. germane: 1. Laune, Stimmung 2. Gemüt hispane: humor sentimiento (buen humor) itale: 1. umore 2. temperamento 3. humor, spirito (humor), umorismo ~aĵo: battuta di spirito. ~plena: umoristico. japane: 気質 [きしつ], 気分 [きぶん], 機嫌 [きげん], 体液 [たいえき] nederlande: 1. humeur, gemoedstoestand, gemoedsgesteldheid, luim norvege: 1. humør 3. humor portugale: humor ruse: 1. настроение 2. нрав 3. юмор slovake: humor, nálada svede: 1. humör 3. humor ukraine: настрій humoraserĉi 'humora' [humor.0a] 1.[humor.0a.animstata] Rilata al humoro1: Haman eliris en tiu tago, gaja kaj bonhumora [12]; li estis jen vigla, jen malbonhumora [13]; kiel bonege la humora stato de la spirito akordiĝas kun la movoj de la materio [14]; lia deĵoro ne suferis plu pro liaj humoraj neegalecoj [15]. 2.[humor.0a.humura] (evitinde) Humura: humora parolo, rakonto. 12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 5:913. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Elfo de la rozo14. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, akto dua15. H. Vallienne: Ĉu li?, 1908 beloruse: 1. настроены 2. гумарыстычны ĉeĥe: náladový, veselý germane: 1. gelaunt itale: 1. umorale (stato d'animo), dell'umore japane: 気質の [きしつの], 機嫌のよい [きげんのいい] nederlande: 1. humeurig, gehumeurd slovake: humoristický humoriserĉi 'humori' [humor.0i] [humor.0i.animstate] Esti en iu humoro1, emi al io laŭ koncerna humoro: nun li ne ŝerceme humoras; laŭdinde estas, ke vi ne humoras min bati, ĉar l' okazo oportunas [16]. 16. Lord Byron, trad. W. Auld: El la I-a kanto de „Don Johano“, Norda Prismo, 1957:2 beloruse: быць у пэўным настроі ĉine: 屈尊 [qūzūn], 屈就 [qūjiù] france: être d'humeur à germane: geruhen, gelaunen, être d'humeur à itale: essere d'umore, aver umore japane: 気分である [きぶんである] ruse: быть в настроении, быть в настроенным ukraine: бути в тому чи іншому настрої humorigiserĉi 'humorigi' [humor.0igi] (tr) [humor.0igi.KOMUNE] Agordi al iu humoro, al iu animstato: li mem kreas sian humoron kaj scipovas humorigi aliulojn [17]; la malvarmega akvo […] bonhumorigas, donas psikan forton kaj feliĉigan senton de bonfarto [18]. 17. -: Hugo, Bonvivulo, Socioniko, [vidita en 2015]18. Monato, Saliko: Vintra banado, 2009 beloruse: перадаваць настрой france: mettre dans une humeur..., communiquer un sentiment germane: in Stimmung bringen, stimmen (Laune) bonhumora serĉi 'bonhumora' [humor.bon0a] [humor.bon0a.PSI] En bona, feliĉa, gaja, agrabla humoro: lordo Nelson pasigis la plej grandan parton de la vivo sur la maro, batalante furioze kontraŭ la malamikoj de la lando, ĉiam gaja, ĉiam bonhumora, sed kiam lia razilo okazigis treege malgrandan tranĉeton sur la vango, li kriegis laŭte, kvazaŭ li suferis teruran vundon [19]. . 19. J. Merchant: Kompatinda Klem, 1931 beloruse: у гуморы ĉine: 高兴 [gāoxìng], 高高兴兴 [gāogāoxìngxìng], 好气 [hǎoqì] france: de bonne humeur germane: gut gelaunt japane: きげんの良い [きげんのよい] ukraine: у доброму настрої malbonhumora, mishumora serĉi 'malbonhumora' serĉi 'mishumora' [humor.malbon0a] [humor.malbon0a.PSI] En malbona, malfeliĉa, malgaja, malagrabla humoro: Karlo ellitiĝas grumblante; malbonhumora li estas [20]; mishumore Gloria enlitiĝis [21]. 20. F. Szilágyi: La Granda Aventuro, 194521. T. Steele: Por savi nigran animon, en: Australia Felix, 1999 beloruse: не ў гуморы ĉine: 不爽 [bùshuǎng], 心緒不佳 [xīnxùbùjiā] france: de mauvaise humeur germane: schlecht gelaunt japane: きげんの悪い [きげんのわるい] administraj notoj pri humor/o : Antaŭ la kreo de "humuro", estis intera lama solvo, nome la kunmetaĵo "bonhumoro" kun ĝuste tiu senco (do diferenca disde "bona humoro", kio ĝenas ĉe la kunmetaĵoj de ĉi-lasta). [MB]