8mistifik/i PV , mistif/i PV

mistifiki, mistifi

(tr)
Ŝerci per malgrava trompo, tro uzante ies kredemon: kiu kiun mistifikas [1] je la sama horo, kiam la ministro ankoraŭ mistifikis pri ETA, la polico petis de juĝisto la devigajn arest-ordonojn [2]; malicaj koboldoj […] devojigas la karavanojn, elsekigas la putojn kaj dum la senlunaj noktoj senripozigas la mistifitajn kamelistojn [3].
1. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
2. Monato, Hektor Alos i Font: Kronologio de kanajla mistifikado, 2004
3. J. Ribillard: Vagado sub palmoj, Rotterdam, 1956
angle:
fool, hoax, trick
beloruse:
містыфікаваць
ĉeĥe:
mystifikovat, obloudit, oklamat, pobláznit, podvádět, zmámit
ĉine:
手脚 [shǒujiǎo], 手腳 [shǒujiǎo]
france:
faire une blague, mystifier
germane:
foppen, narren, hinters Licht führen, an der Nase herumführen, auf den Arm nehmen
hispane:
timar, mistificar, embaucar
hungare:
rászed, becsap, félrevezet, beugrat, ködösít, misztifikál
japane:
煙にまく [けむりにまく], かつぐ, 迷わす [まよわす]
nederlande:
foppen
pole:
mistyfikować, wprowadzić w błąd, zwodzić, zadrwić, zakpić
portugale:
mistificar, ludibriar, burlar
rumane:
mistifica, induce în eroare, înșela, insinuare, batjocori
ruse:
мистифицировать
slovake:
mystifikovať, oklamať, poblázniť, podvádzať, zmámiť
ukraine:
містифікувати, розігрувати

mistifika

Kaŭzanta celitan trompiĝon aŭ konfuzon: mi estas normala simpla homo, sed la sorto kondukis min en ĉi tiun labirinton de ege utilaj kaj foje mistifikaj fenomenoj[4].
4. Will Green: Telefona labirinto, Monato, jaro 1994a, numero 1a, p. 13a
angle:
tricky
beloruse:
містыфікатарскі, падманлівы
ĉeĥe:
klamný, nepochopitelný
france:
blagueur (adj.), mystificateur (adj.)
germane:
irreführend, verwirrend
hispane:
bromista, mistificador, embaucador
pole:
mistyfikatorski
rumane:
mistificator
ruse:
обманный, обманчивый
slovake:
klamný, nepochopiteľný

mistifiko

Ŝerca trompo: kun aŭreol' de mistifik-mistiko / alflugu do, estrino de l' pedeloj [5]; ĉiuj misteroj kaj mistifikoj subite havas plene kredeblan klarigon [6]; li sukcesis travidi la multajn mistifikojn, kiuj kamufle ĉirkaŭvualas nian realan movadan historion [7]; senmistifikigo de la naciaj propagandoj [8].
5. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Oni Malfermas La Butikon
6. Monato, Pejno Simono: Toter Lehrer, guter Lehrer, 2013
7. Pejno Simono: Faligas la fundamentojn de esperantismo (Ziko Marcus Sikosek, Esperanto sen mitoj), Monato, jaro 1999a, numero 6a, p. 27a
8. Monato, Roland Platteau: Ŝira retaksado de la konceptoj, 2014
angle:
hoax, trick
beloruse:
містыфікацыя
ĉeĥe:
klamání, mystifikace, podvádění
ĉine:
花活 [huāhuó], 花招 [huāzhāo]
france:
blague (tromperie), canular, mystification
germane:
Irreführung, Fälschung, Verwirrung
hispane:
truco, inocentada, farsa
japane:
かつぐこと, 一杯食わせること [いっぱいくわせること]
pole:
mistyfikacja, zwód, uwiedzenie
rumane:
cioara vopsita, înșelăciune, seducție
ruse:
мистификация
slovake:
klamanie, podvádzanie
ukraine:
містифікація

administraj notoj