blag/i PV

blagi

(x)
Ŝerce, mistifike mensogi: ŝi sonĝis pri la floroj kaj pri la studento, kiun la kancelariano riproĉis, dirante, ke li nur blagas al ŝi [1]; ne blagu! aŭ ĉu vi prenas min por dupoŝlemilo? MMa ; Mat, mi havas la penson, ke vi blagas min“ [2]. VD:ĉarlatani, fanfaroni1, friponi1, mensogi, mistifiki, moki, pretendi2, trompi
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
2. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
angle:
pull someone's leg, talk tongue in cheek
ĉeĥe:
nalhat, napovídat, prášit, žertem lhát
ĉine:
[liáo], 嬲 [niǎo]
france:
blaguer, raconter des bobards
germane:
aufschneiden, flunkern, prahlen, veralbern, verarschen, auf den Arm nehmen
hebree:
למתוח, לשטות ב
hispane:
bromear, gastar bromas
hungare:
lódít
japane:
でたらめをいう, ほらを吹く [ホラをふく]
pole:
blagować, bajerować, wkręcać kogoś, wpuszczać kogoś w kanał, wpuszczać kogoś w maliny, wciskać komuś kit
ruse:
дурачиться, блажить, шутить
slovake:
klamať zo žartu
ukraine:
хвастати, вихвалятися, прибріхувати

blago

Ŝerca mensogo: oni eksopiros al kvieta soleco, odoranta idilion ― la blagon de la poetoj IK ; „he, for la blago!“ mi diris, „[…] mi ne kredas je fantomoj“ KrM ; ‚kampara printempo‘ estas la plej kruda blago ekzistanta, ĉie malnova kaduka neĝo, kaj la vojo estis kotejo Kiso . VD:iluzio, ŝerco
angle:
blarney, fib, humbug, nonsense, hoax
ĉeĥe:
humbuk, tlach, žvást
france:
blague (mystification), bobard
germane:
Flunkerei, Humbug, Prahlerei, Unsinn, Verarsche
hebree:
מתיחה
hispane:
broma, chanza, guasa, engaño
hungare:
lódítás
japane:
でたらめ, 冗談 [じょうだん], ほら話 [ほらばなし]
pole:
blaga, bajer (pot.), wkręt (pot.), kit (pot.)
ruse:
розыгрыш, шутка
slovake:
lož zo žartu
ukraine:
хвастощі, брехня, побрехеньки

blagulo

Diranto de blagoj: nu, tion certe al vi Darja rakontis, […] ŝi estas terura blagulino MkM . VD:ĉarlatano, fripono
ĉine:
撕裂的人 [sīlièderén]
france:
blagueur
germane:
Aufschneider, Prahlhans
hebree:
שקרן
hispane:
bromista
ukraine:
хвалько, пустомеля, брехун

administraj notoj