
- 1.
- [humanitar.0a.POL]
-
Celanta mildigi homan suferon, aparte en krizaj situacioj
kiel malsatoj, milito, naturkatastrofoj ktp:
Usono proponis financi je 6,6 milionoj da dolaroj humanitarajn
misiojn en Irako
[1];
la aŭtoritatoj kaj humanitaraj organizaĵoj nun timas, ke infektaj
malsanoj disvastiĝos
[2].
homhelpa,
homsava,
human(ec)a,
homama,
filantropia,
karit(at)a
sanitara,
sukurado
- 2.
- [humanitar.0a.homa]
-
(pri krizo ks) Kaŭzanta suferadon de multaj homoj, minacanta la vivon de multaj
homoj:
la humanitara krizo en Jemeno kaj la blokado trudita de Sauda Arabio […]
estis la centra temo de la pordfermaj interparoladoj de la Konsilio pri
sekureco
[3].
homa
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru homa, homama, homhelpa; (en esprimoj kiel „homcela helpo“) prefere diru homcela; (en esprimoj kiel „homa/homrilata katastrofo“) prefere diru homrilata.
Rim.:
La iom vastan sencon de la similforma angla, franca kaj alilingva
vorto oni povas redoni ankaŭ per diversaj formoj:
homa katastrofo;
homsava agado;
filantropia celo...