1human/a JED humanaserĉi 'humana' [human.0a] Posedanta la kompatemon, helpemon, homamon, kiuj estas la plej noblaj kvalitoj de la homo: mi tre bone konis junulon dolĉan, humanan, nekapablan fari malbonon al iu ajn [1]; humana, disdonema, defendanta la malfortulojn, li sin amigis de ĉiuj [2]; li havis la opinion de homo humana kaj malavara, kaj lia populareco kreskis [3]; okazaĵo, kiu tute ĝisekstreme renversis mian kristanan kaj humanan mondkoncepton [4]. filantropia, homama, homeca2, kompatema Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri homa, homeca; (laŭ la senco) ankaŭ eblas diri homama. 1. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa2. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Tria3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XLVII4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sesa Ĉapitro angle: humane, humanitarian beloruse: гуманны, чалавечны ĉeĥe: humánní, lidský, ušlechtilý šlechetný ĉine: 人道 [réndào], 仁 [rén], 仁惠 [rénhuì], 慈 [cí], 有人情 [yǒurénqíng] france: humain (compatissant), bon (compatissant), compatissant, sensible (compatissant) germane: human, menschlich hispane: humanitario itale: umano (qualità morale), umanitario japane: 人間的な [にんげんてきな], 人情味のある [にんじょうあじのある], 人道的な [じんどうてきな] nederlande: humaan, menslievend portugale: humanitário ruse: человечный, гуманный slovake: humánny, ľudský ukraine: гуманний, людяний, людинолюбний humanecoserĉi 'humaneco' [human.0eco] Eco de humana homo: iu viro […] dum unu horo estis ĵus parolanta pri humaneco [5]; en la nomo de la humaneco [ili] petis Tigellinuson, ke li ĉesigu pluan persekutadon [6]; li enspiris en la lingvon spiriton de humaneco kaj internaciismo [7]. Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri homeco, homamo. 5. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro III6. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LXIII7. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto angle: humanity beloruse: гуманнасьць, чалавечнасьць ĉeĥe: humanita, humanitnost, lidství ĉine: 人道 [réndào], 仁 [rén] france: humanité (compassion), compassion germane: Humanität, Menschlichkeit hispane: humanidad (naturaleza humana) itale: umanità (qualità) japane: 人間性 [にんげんせい], 人情味 [にんじょうみ], 人道 [じんどう] nederlande: humaniteit, menslievendheid portugale: humanidade (adj.) ruse: человечность, гуманность slovake: ľudomilnosť, ľudskosť ukraine: гуманність, людяність humanigiserĉi 'humanigi' [human.0igi] Igi iun humana: humanigi militistojn, sovaĝulojn; aliaj opinias, ke teknikaĵoj pli kaj pli superregas niajn vivojn kaj tiel malhumanigas nin [8]. 8. Monato, Paul Gubbins: Ĉu malsano patologia?, 2011 angle: humanize beloruse: гуманізаваць france: humaniser, adoucir (rendre plus humain) germane: humanisieren, menschlicher machen itale: umanizzare japane: 人間味をもたせる [にんげんあじをもたせる], 教化する [きょうかする] nederlande: veredelen, menselijk maken portugale: humanizar (tornar caridoso) humanismoserĉi 'humanismo' [human.0ismo] Doktrino, serĉanta en la helenlatina civilizo la plej bonan rimedon por humanigi kaj klerigi la homaron: disvastigi la humanismon kaj la kristanan kulturon [9]; ni tute surdiĝis de la laŭta prediko pri la humanismo [10]; Marjorie Boulton per metaforoj defendas sian humanismon [11]. klasika, helenismo. 9. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deknaŭa Ĉapitro10. Internacia krestomatio, Bolĉjo11. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto angle: humanism beloruse: гуманізм bulgare: хуманизм ĉeĥe: humanitarizmus, humanitizmus, humanizmus ĉine: 人道主义 [réndàozhǔyì], 人文主义 [rénwénzhǔyì] france: humanisme germane: Humanismus, Menschlichkeit hispane: humanismo itale: umanesimo japane: 人道主義 [じんどうしゅぎ], ヒューマニズム, 人文主義 [じんぶんしゅぎ] nederlande: humanisme portugale: humanismo ruse: гуманизм slovake: humanizmus ukraine: гуманізм humanistoserĉi 'humanisto' [human.0isto] Adepto aŭ studanto de humanismo, la helenlatinan civilizon, la antikvajn klasikajn literaturojn: pri tiu ĉi ideo jam antaŭ ni paroladis ĉiam la veraj religiuloj, la humanistoj, la framasonoj [12]; Germanujo, la lando de la filozofoj kaj poetoj, kiu estis iam la centro de la humanistoj [13]; tiun sorton de la latina klare antaŭvidis unu el la plej grandaj humanistoj de sia tempo [14]. 12. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 190814. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto angle: humanist beloruse: гуманіст france: humaniste germane: Humanist hispane: humanista itale: umanista japane: 人道主義者 [じんどうしゅぎしゃ], ヒューマニスト, 人文主義者 [じんぶんしゅぎしゃ] nederlande: humanist portugale: humanista ukraine: гуманіст malhumana, nehumana serĉi 'malhumana' serĉi 'nehumana' [human.mal0a] Senkompate severega, kruela ks: la turmentoj egalos la krimojn de tiuj malhumanaj kondamnitoj [15]; mi ne povis miksiĝi en ilian malhumanan kaj krimeman vivon [16]; super niaj kapoj ŝvebas fantomo de nova, ankoraŭ pli nehumana milito [17]. 15. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVI16. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sesa Ĉapitro17. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono beloruse: негуманны, нялюдзкі, нечалавечы ĉine: 残忍 [cánrěn], 非人 [fēirén] france: inhumain (insensible) germane: inhuman japane: 非人間的な [ひにんげんてきな], 非人道的な [ひじんどうてきな] administraj notoj