*horde/o *hordeo serĉi 'hordeo' [horde.0o] en: Genro el familio poacoj (Hordeum), unujara greno kun longaj aristoj, kaj kies grajnoj estas uzataj por fari krudan panon, griosupon, por nutri bestojn aŭ por fabriki bieron: grenoj: tritiko, sekalo, hordeo, aveno, rizo, maizo, poligono, spelto, milio FK ; la lino kaj la hordeo estis batdifektitaj, ĉar la hordeo havis spikojn kaj la lino havis burĝonojn [1]; ŝi kolektadis sur la kampo ĝis la vespero, kaj ŝi draŝis tion, kion ŝi kolektis, kaj tio estis ĉirkaŭ efo da hordeo [2]; li ebenigis ĝian supraĵon, li disŝutas ja nigelon kaj disĵetas kuminon kaj metas tritikon laŭ vicoj kaj hordeon en la difinitan lokon kaj spelton ĉe la limoj [3]; sur ĉiuj kampoj ĉirkaŭe kreskis greno, sekalo, hordeo kaj aveno [4]; la fenicia proverbo diras: pli bona estas hordeo en la grenejo, ol oro en la dezerto [5]; belgaj alt-fermentadaj bierspecoj kun ĉirkaŭ 5 alkoholgradoj, leĝere lupolizita kaj farita el helkoloraj maltoj de apudmaraj hordeoj [6]; la bavara duko Vilhelmo la 4a, […] dekretis, ke por biero oni uzu nur hordeon, lupolon kaj akvon [7]. hordeo (Hordeum vulgare) CC BY-SA 3.0 [8] 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 9:312. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 2:173. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 28:254. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Poligono5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro V6. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 187. Monato, Marc Vanden Bempt: Simpatia vulgariga fakliteraturo8. Henrik Sendelbach: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Hordeum_vulgare_L.jpg angle: barley beloruse: ячмень bretone: heiz bulgare: ечемик ĉeĥe: ječmen ĉine: 大麥 [dàmài], 牟 [móu], 麰 [móu] france: orge germane: Gerste greke: κριθάρι hispane: cebada hungare: árpa itale: orzo japane: オオムギ katalune: ordi latinece: Hordeum nederlande: gerst perse: جو pole: jęczmień portugale: cevada ruse: ячмень slovake: jačmeň svede: korn (sädesslag) tibete: འབྲུ་ ukraine: ячмінь sablohordeoserĉi 'sablohordeo' [horde.sablo0o] en: Specio el familio poacoj (Leymus arenarius), uzata por protekti dunojn kontraŭ erozio. sablohordeo (Leymus arenarius) CC-BY-SA-3.0 [9] 9. Sten Porse: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Leymus-arenarius.JPG angle: sea lyme grass beloruse: каласьняк пяшчаны ĉeĥe: ječmenice písečná dane: Almindelig Marehalm, marehalm germane: Strandroggen latinece: Leymus arenarius pole: wydmuchrzyca piaskowa, wydmuchrzyca nadmorska (pot.) slovake: jačmenica piesočná administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto. sablo~o: Mankas dua fontindiko. sablo~o: Mankas verkindiko en fonto.