*bier/o PV

*biero

KUI Fermentinta trinkaĵo el malto (ordinare hordea), lupolo, akvo kaj gisto, foje kun aliaj aldonaĵoj: hela, malhela, nigra, tritika biero; la germana biero tiam estis bonega kaj ekzistis diversaj specoj de ĝi: Brema, Prisinga, Emsa biero, eĉ la tiel nomata Brunsvika mumio [1]; kruĉoj plenaj de biero kaj vino [2].
SUP:alkoholaĵo
angle:
beer
beloruse:
піва
bretone:
bier
bulgare:
бира
ĉeĥe:
pivo
ĉine:
啤酒 [píjiǔ]
france:
bière (boisson)
germane:
Bier
hebree:
בירה (משקה)
hispane:
cerveza
hungare:
sör
indonezie:
bir
japane:
ビール [びーる]
katalune:
cervesa
nederlande:
bier
okcitane:
bièrra
perse:
آبجو
pole:
piwo, browar (pot.)
portugale:
cerveja
rumane:
bere
ruse:
пиво
slovake:
pivo
svede:
öl
tibete:
ཛ་གད་
turke:
bira
ukraine:
пиво
volapuke:
bil

bierejo

Drinkejo, kie oni ofertas precipe bieron: tio estis unu el la tiuepokaj gastejoj, speco de bierejo, la ĉambro havis la aspekton de Holstinia vestiblo [3]; starlokojn en la malantaŭa parto de teatroj, kie eblis […], kiam venis la paŭzo, ĉiam atingi unua la bierejon [4]. VD:taverno
angle:
pub
beloruse:
піўная, піўнушка, паб
ĉine:
酒館 [jiǔguǎn]
france:
pub
germane:
Kneipe
japane:
ビヤホール
ukraine:
пивоварня, броварня, пивний завод

barelbiero, barela biero

Biero tenata en barelo kaj elkranata por konsumo, kontraste al botelbiero: li serĉis kioskon; la kutiman; sidiĝis kaj petis du glasojn da barelbiero [5]; la bongusta barela biero estas ukrainia [6].
5. P. S. Viana: Rulseĝo, Beletra Almanako, 2010:9
6. K. Kniivilä: Krimeo estas nia, 2015
beloruse:
бочкавае піва
ĉine:
生啤 [shēngpí], 桶装啤酒 [tǒngzhuāngpíjiǔ], 扎啤 [zhāpí]
france:
bière à la pression
japane:
樽ビール [たるびーる], 生ビール [なまビール]

botelbiero, botela biero

Biero liverata en botelo aŭ ladskatolo, kontraste al barelbiero: li estis la ĝenerala agento por kudromaŝinoj, por sengrajnigaj maŝinoj por maizo, por porcelanvaroj, por gudritaj kartontegmentoj, por ondolado, petrolo, skribmaŝinoj, hispanaj pulvopafiloj ŝarĝendaj tra la tubobuŝo, florsemaĵoj, dornodrato, gazetoj, ĵurnaloj, botelbieroj, vinoj kaj cigaredoj [7].
7. B. Traven, trad. D. kaj H.-G. Kaiser: Ĉaro, 2016
beloruse:
бутэлечнае піва
france:
bière en bouteille
japane:
びんビール [びんびーる]

administraj notoj