Aldoni tradukojn al ReVo:

hord/o PV

hordo

serĉi 'hordo'
[hord.0o]
1.
[hord.0o.sxtato]
HIS Nomada ŝtato: nogajoj, tataroj el la nomada hordo apud la Azova Maro [1]; niaj prapatroj, […] ankoraŭ duonkurbaj vagadis, en malgrandaj grupoj, en etaj hordoj, tra vastaj regionoj [2]; la mongoloj forpelis kumanajn hordojn en Hungarujon; laŭ la ĉina-tjurka simbolaro, la hordoj ofte ricevis kolorajn simbolojn kaj nomepitetojn: la Blanka hordo, la Blua hordo, la Ora hordo.
Rim. 1: Kontraste al la modernaj ŝtatoj, kies unu el la precipaj atributoj estas la lando (teritorio), hordo estas precipe la homoj; hordo ja posedas teritorion kie ĝi nomadas, sed laŭ cirkonstancoj ĝi povas migri je miloj da kilometroj kaj konkeri alian teritorion, restante la sama hordo. Aliflanke, kontraste al nacio, hordo povas konsisti el diversaj triboj kaj gentoj, kaj pli akcentas la organizajn strukturojn, kiel ĉe milita-politika alianco, libervola aŭ trudita. [Sergio Pokrovskij]
Rim. 2: En la tjurkaj lingvoj la etimo de tiu vorto havas multajn aliajn signifojn, kiuj en Esperanto ne ekzistas.
2.
[hord.0o.FIG]
(figure) Multnombrega invadantaro (ofte plurnombra en tia uzo): la Eternulo sendis hordojn da Ĥaldeoj sur Judujon [3]; ili estas hordo da lupoj, atakas morde-murde nur se la plej sovaĝa montras la viktimon [4]; incitita popolamaso, precipe la hordoj de la flagelantoj, […] vagadis tra la Rejna regiono kaj tra la cetera Sudgermanujo, mortigis tiam multajn milojn da hebreoj [5]; Jam unu fojon ni al fremdaj bordoj ⫽ Iris batale kontraŭ faŝisthordoj [6].
3.
[hord.0o.bando]
(figure) =bando
Rim.: Mi malkonsentas ke temas pri regula senco de la vorto: ĝi povas aperi okaze, en ŝerco aŭ metaforo, sed tio ne estas leksikografie registrinda senco. [Sergio Pokrovskij]
angle:
horde
beloruse:
арда Blanka ~o: Белая арда. Blua ~o: Сіняя арда.
ĉeĥe:
banda, horda, kočovný kmen
ĉine:
[biāo], 鍵箱 [jiànxiāng]
france:
horde
germane:
Horde
hispane:
1. horda
hungare:
horda Blanka ~o: Fehér Horda. Blua ~o: Kék Horda.
itale:
orda
japane:
遊牧民の群れ [ゆうぼくたみのむれ], 一団 [いちだん]
katalune:
horda
nederlande:
1. horde 2. woeste bende 3. bende
pole:
1. orda Blanka ~o: Biała Orda. 2. horda 3. horda, zgraja
portugale:
horda
ruse:
орда Blanka ~o: Белая орда. Blua ~o: Синяя орда. 2. полчище, орда
slovake:
banda, horda
ukraine:
орда, полчище, ватага

Ora hordo

serĉi 'Ora hordo'
[hord.Ora0o]
[hord.Ora0o.HIS]
HIS Mezepoka regno devenanta el la Batua parto de la Ĝoĉia apanaĝo.
Rim.: En la fontoj tiu nomo aperas jam en la epoko de la disfalo de la koncerna regno, kaj probable rilatis nur al ĝia centra parto; tamen la termino estas ĝenerale akceptita de la historiistoj en la ĉi-supra senco, historie tre dubinda. [Sergio Pokrovskij]
angle:
Golden Horde
beloruse:
Залатая арда
ĉine:
金帐汗国 [JīnzhàngHánguó], 金帐汗国 [jīnzhànghànguó]
france:
Horde d'Or
germane:
Goldene Horde
hungare:
Arany Horda
itale:
Orda d'Oro
katalune:
Horda d'Or
pole:
Złota Orda
ruse:
Золотая орда

administraj notoj

Ora ~o: Mankas dua fontindiko.
Ora ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.