Ĝoĉio ↝
- Ĉingisido (m. proks. 1227), la plej aĝa filo de Ĉingisĥano; militestro partopreninta en la konkero de Ĉinio kaj Meza Azio; ekde 1227, la ĥano de la Ĝoĉia apanaĝo: la nomo Ĝoĉio signifas „fremdulo“: la ĉefa edzino de Ĉingisĥano, Börte, estis dum iom da tempo ostaĝo de malamikaj merkitoj, Ĝoĉio naskiĝis mallonge post ŝia liberiĝo kaj eble estas do filo de merkito.
- angle:
- Jöchi, Juchi
- beloruse:
- Джучы
- france:
- Djötchi, Joci
- germane:
- Dschötschi
- hungare:
- Dzsocsi
- itale:
- Djuci, Giugi, Jochi (trascr. inglese), Juchi (trascr. inglese)
- portugale:
- Jochi
- ruse:
- Джучи
Ĝoĉia apanaĝo ↝
-
La nordokcidenta parto de la mongola imperio,
„la Blanka hordo“, kiu iĝis apanaĝo de
Ĝoĉio.
Rim.: Poste la Ĝoĉia apanaĝo estis dispartigata kaj diversaj partoj diversepoke ricevis la nomojn Blanka, Blua, Ora hordoj; tamen la fontoj kaj la historiistoj malakordas, kiu parto retenis la nomepiteton „Blanka“, kaj kiu iĝis „Blua“.
- angle:
- Jöchi ulus, Juchi ulus
- beloruse:
- улус Джучы , Джучыеў улус
- germane:
- Dschötschi-Ulus
- hungare:
- Dzsocsi ulusza
- ruse:
- Джучиев улус
administraj notoj
~o:
Mankas fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a apanaĝo: Mankas fontindiko.
~a apanaĝo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a apanaĝo: Mankas fontindiko.
~a apanaĝo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.