2hazard/o JED hazardoserĉi 'hazardo' [hazard.0o] 1.[hazard.0o.okazajxo] Okazo1 neantaŭvidebla kaj sendependa de niaj penado kaj volo: „tio estis simpla hazardo!“ oni diris [1]; la hazardoj de la milito, de la ludo; PIV1 ; per hazardo kaj ne pro malamikeco li puŝis lin [2]; ni kutimas nomi hazardo la interkruciĝon de kelkaj neinterdependaj vicoj da kaŭzoj PV ; mi mem trakuras la urbon tage kaj nokte, esperante feliĉan hazardon [3]; estu senhazardigita la estonteco de tiu infaneto KPr . risko, loto, loterio. 2.[hazard.0o.forto] (figure) Imagita supernatura forto, kiun oni rigardas kiel kaŭzon de la okazaĵoj neantaŭvideblaj kaj sendependaj de nia volo: multajn aferojn oni atribuas al la hazardo (pro neesploro de iliaj veraj kaŭzoj) [4]; estas la rezulto de hazardo, ke ni naskiĝis, ĉu en Ĉinio, ĉu en Portugalio, ĉu en alia lando [5]; la blinda hazardo; sur la tero pli kaj pli ofte regis la blinda forto kaj hazardo [6]; hazardo estas malbona gardo PrV ; hazardludo. sorto; fortuno, destino. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, &Nom 35:223. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, Ĉap. 1a4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto5. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Kio estas burĝo?6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 23a angle: accident ~ludo: chance. beloruse: выпадак, выпадковасьць, неспадзяванасьць ~ludo: азартная гульня. bulgare: случайност ĉeĥe: hazardní hra ĉine: 偶然事件 [ǒuránshìjiàn], 偶然的机会 [ǒurándejīhuì], 巧合 [qiǎohé], 巧劲儿 [qiǎojìnr], 偶然 [ǒurán], 万一 [wànyī], 意外 [yìwài], 不测 [bùcè] france: hasard, chance (hasard), sort (hasard) ~ludo: jeu de hasard. germane: Zufall ~ludo: Glücksspiel. hispane: azar, casualidad hungare: a véletlen, véletlen esemény ~ludo: szerencsejáték, szerencsejáték. itale: caso ~ludo: gioco d'azzardo. japane: 偶然 [ぐうぜん], 運 [うん] nederlande: 1. toeval 2. lot (toeval) ~ludo: kansspel. portugale: acaso ruse: случайность, случай ~ludo: азартная игра. slovake: hazardná hra svede: slump tokipone: kama ukraine: випадок, випадковість, несподіванка hazardaserĉi 'hazarda' [hazard.0a] (io) Bazita sur, rilata al hazardo: hazarda batalo, renkontiĝo, riĉiĝo, malfeliĉo; sub la freŝa impreso de iu hazarda okazaĵo: pluvo, akcidento, renversita glaso, kapdoloro, subite rimarkita persono Ret ; tiu universala akordo estas tro eksterordinara, ke ĝi estu pure hazarda [7]; hazarde (pro nekonata kaŭzo) li anstataŭ siaj galoŝoj prenis la galoŝojn de feliĉo [8]; hazarda kartludo; hazarda solvo de problemo; mi lin renkontis tute hazarde sur la strato Vivienne, kaj ni tagmanĝis kune ChL ; ĉiu hazarda simileco estis prezentata kiel pruvo, ke la lingvoj de Eŭropo devenas de la hebrea Ret ; ĉia eventuala simileco kun reale ekzistanta persono estas hazarda koincido CKv ; la bestiĝinta polico kaptas ĉiun suspektindan preterpasanton, hazarde (kvazaŭ sen preciza celo) komencas pafi la fenestrojn, mortigas senkulpajn homojn [9]. aleatora, arbitra, loteca, necerta, okaza, riskema, stokastakoincidi 7. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Dua promenado8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Golŝoj de feliĉo9. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 9a angle: random beloruse: выпадковы bulgare: случаен ĉeĥe: hazardní, nahodilý, náhodný ĉine: 偶然的 [ǒurán de] france: fortuit, de hasard, hasardé ~e: par hasard, au hasard. germane: zufällig hispane: fortuito, casual, aleatorio hungare: véletlen ~e: véletlenül. itale: casuale, aleatorio japane: 偶然の [ぐうぜんの], 一か八かの [ひとかやっかの], 運まかせの [うんまかせの] nederlande: toevallig portugale: casual ruse: случайный ~e: случайно. slovake: hazardný, náhodný ukraine: випадковий, несподіваний, азартний hazardiserĉi 'hazardi' [hazard.0i] (ntr) Okazi pro hazardo: la nomo de la lernejo ne hazardas [10]; [vi devas] protekti vian bazon, dum hazardas okazaĵoj kiel surteriĝo de malamikoj Kon11 . 10. Monato, Paul Gubbins: Revo realigita, 2010 angle: gamble, risk, venture beloruse: адважвацца, рызыкаваць bulgare: рискувам ĉeĥe: hazardovat, ponechat náhodě, riskovat france: hasarder, risquer (laisser au hasard) germane: zufällig auftreten hispane: arriesgar (dejar al azar) hungare: megkockáztat, hazardíroz itale: azzardare, rischiare (azzardare) japane: 運にまかせる [うんにまかせる] nederlande: wagen portugale: arriscar slovake: hazardovať, riskovať ukraine: здатися на випадок, довіритися долі, розпалюватися, входити в азарт hazardigiserĉi 'hazardigi' [hazard.0igi] [hazard.0igi.SCI] Enkonduki hazardon en eksperimenton, algoritmon, esplormetodon: en medicino oni ofte uzas duoble blindajn hazardigitajn klinikajn studojn Kon11 ; eblas hazardigi la listo-ordon kaj krei sian propran liston Kon11 ; oni hazardigas eksperimenton por imiti deviojn kaj perturbojn de ties neesencaj parametroj; oni hazardigas ĉifron por malfaciligi al kontraŭulo malĉifradon per determinismaj algoritmoj. angle: randomize beloruse: рандамізаваць germane: randomisieren hispane: aleatorizar ruse: рандомизировать administraj notoj