tradukoj: be bg cs de el en es fr he hu id it la lat nl pl pt ro ru sv vo

Aldoni tradukojn al ReVo:

*ĝarden/o PV

*ĝardeno  

serĉi 'ĝardeno'
[gxarde.0o]
[gxarde.0o.HOR]
HOR Loko, ĝenerale apuda de domo, priplantita per utilaj aŭ porplezuraj vegetaĵoj: la birdo flugis en la ĝardenon [1]; HOR ĝardenkulturo. VD:korso, parko

ĝardena

serĉi 'ĝardena'
[gxarde.0a]
[gxarde.0a.HOR]
Rilata al ĝardeno: ĝardena palisaro; ĝardenaj (nesovaĝaj) floroj; ĝardena kulturo (pli intensa ol tiu de kampo).

ĝardenisto

serĉi 'ĝardenisto'
[gxarde.0isto]
[gxarde.0isto.HOR]
HOR Homo metie zorganta pri ĝardenoj: Johano kaj la ĝardenisto kaŭras sur la legombedoj kaj sarkas la fiherbojn [2].

ĝardenumi

serĉi 'ĝardenumi'
[gxarde.0umi]
(ntr)
[gxarde.0umi.HORT]
HOR Flegi ĝardenon, plantojn, precipe amatore: mi ankaŭ ĝardenumas kaj zorgas kun miaj geamikoj pri la mastrumado de la domo [3].

bestoĝardeno, zoologia ĝardeno  

serĉi 'bestoĝardeno'
serĉi 'zoologia ĝardeno'
[gxarde.besto0o]
[gxarde.besto0o.TUR]
Loko, en kiu oni tenas maloftajn bestojn por studo aŭ por vizito: en Borås ... troviĝas granda bestoĝardeno kun elefantoj [4]; la sonorilo de la besto-ĝardeno estas sonoronta por la hodiaŭa malfermo [5].

florĝardeno  

serĉi 'florĝardeno'
[gxarde.flor0o]
[gxarde.flor0o.HOR]
HOR Plezurĝardeno priplantita per floroj kaj ornamaj vegetaĵoj: malgranda florĝardeno, kie oni sentis la odoron de rozoj kaj lavendo [6].

fruktoĝardeno  

serĉi 'fruktoĝardeno'
[gxarde.frukto0o]
[gxarde.frukto0o.HOR]
HOR Ĝardeno, en kiu oni kreskigas fruktarbojn: li migris tra la lando, kiu aperis al li kvazaŭ abunda fruktoĝardeno [7].

infanĝardeno  

serĉi 'infanĝardeno'
[gxarde.infan0o]
(frazaĵo)
[gxarde.infan0o.PED]
PED Komuna edukejo por junaj infanoj ĝis proksimume 5-jaraj, antaŭ bazlernejo: se pluvis li metis mian fraton surŝultren kaj min surdorsen kaj tiel li portis nin al infanĝardeno [8]. VD:infanvartejo

legomĝardeno  

serĉi 'legomĝardeno'
[gxarde.legom0o]
[gxarde.legom0o.HOR]
HOR Ĝardeno, en kiu oni kultivas legomojn: super la legomĝardenoj jam naĝas blua vespero Metrop.

plezurĝardeno  

serĉi 'plezurĝardeno'
[gxarde.plezur0o]
[gxarde.plezur0o.HOR]
HOR Ĝardeno aranĝita por agrabla promeno kaj restado en ĝi: plezurĝardeno kun sunlumpenetrataj arkadoj [9].

publika ĝardeno  

serĉi 'publika ĝardeno'
[gxarde.publika0o]
[gxarde.publika0o.HOR]
HOR Ĝardeno libere vizitebla de ĉiu ajn, ne rezervita al iuj privatuloj.

studĝardeno, eksperimentĝardeno, botanika ĝardeno

serĉi 'studĝardeno'
serĉi 'eksperimentĝardeno'
[gxarde.stud0oeksperiment0obotanika0o]
[gxarde.stud0o.HOR]
HOR Ĝardeno, destinita por la scienca studo pri vegetaĵoj.

vintra ĝardeno, vintroĝardeno  

serĉi 'vintra ĝardeno'
serĉi 'vintroĝardeno'
[gxarde.vintra0o]
[gxarde.vintra0o.HOR]
HOR En malvarmaj landoj, endoma plezurĝardeneto en vitra ĉambro aranĝita kiel malgranda forcejo: poste ili vizitis la florĉambron – miniaturan vintran ĝardenon [10].

ĝardenurbo

serĉi 'ĝardenurbo'
[gxarde.0urbo]
[gxarde.0urbo.ARKI]
ARKI Urbo, laŭ kies plano la domoj estas dise aranĝitaj inter herbejoj kaj arboj, kaj ĉirkaŭitaj per ĝardeno.


tradukoj

anglaj

~o: garden; ~a: garden; ~isto: gardener, groundskeeper, landscaper; besto~o, zoologia ~o: zoo; flor~o: flower garden; frukto~o: orchard; infan~o: preschool, kindergarten, nursery school; legom~o: vegetable garden; plezur~o: pleasure garden; publika ~o: park; stud~o, eksperiment~o, botanika ~o: botanical garden; vintra ~o, vintro~o: conservatory; ~urbo: garden city. ~kulturo: horticulture.

belorusaj

~o: сад; ~a: садовы; ~isto: садоўнік; besto~o, zoologia ~o: заапарк, заасад; stud~o, eksperiment~o, botanika ~o: батанічны сад; ~urbo: горад-сад.

bulgaraj

~o: градина.

ĉeĥaj

~o: zahrada.

francaj

~o: jardin; ~a: horticole, de jardin, jardinier; ~isto: jardinier; ~umi: jardiner; besto~o, zoologia ~o: jardin zoologique, zoo; flor~o: jardin fleuriste; frukto~o: verger; infan~o: école maternelle; legom~o: jardin potager, potager; plezur~o: jardin d'agrément; publika ~o: jardin public; stud~o, eksperiment~o, botanika ~o: jardin botanique; vintra ~o, vintro~o: jardin d'hiver; ~urbo: cité-jardin. ~kulturo: horticulture.

germanaj

~o: Garten; ~a: Garten-; ~isto: Gärtner; besto~o, zoologia ~o: Zoo, zoologischer Garten, Tiergarten, Forstgehege; flor~o: Blumengarten; frukto~o: Obstgarten; legom~o: Gemüsegarten; stud~o, eksperiment~o, botanika ~o: botanischer Garten; ~urbo: Gartenstadt.

grekaj

~o: κήπος; ~isto: κηπουρ ός.

hebreaj

~o: ℷינה; ~isto: ℷנן; legom~o: ℷן ירק; publika ~o: ℷן ציבורי; stud~o, eksperiment~o, botanika ~o: ℷן בוטני. ~kulturo: ℷננות.

hispanaj

~o: jardín; ~isto: jardinero; besto~o, zoologia ~o: parque zoológico; flor~o: jardín floral; frukto~o: huerto frutal, huerto de árboles frutales; infan~o: guardería, jardín de infancia, parvulario; legom~o: huerta, huerto; publika ~o: parque, jardín público; stud~o, eksperiment~o, botanika ~o: jardín botánico; vintra ~o, vintro~o: jardín invernal; ~urbo: ciudad jardín.

hungaraj

~o: kert; ~a: kerti; ~isto: kertész; stud~o, eksperiment~o, botanika ~o: fűvészkert, botanikuskert; ~urbo: kertváros.

indoneziaj

~o: kebun; ~isto: tukang kebun; besto~o, zoologia ~o: kebun binatang; flor~o: kebun bunga, taman bunga; frukto~o: kebun buah, taman buah; legom~o: kebun sayur; plezur~o: taman bermain; stud~o, eksperiment~o, botanika ~o: kebun raya.

italaj

~o: giardino; ~isto: giardiniere; besto~o, zoologia ~o: giardino zoologico, zoo; flor~o: giardino; frukto~o: frutteto; legom~o: orto; publika ~o: giardino pubblico, parco pubblico; stud~o, eksperiment~o, botanika ~o: orto botanico, giardino botanico (raro); vintra ~o, vintro~o: giardino invernale (da non confondere con „limonaia“; ~urbo: città giardino.

latina/sciencaj

malnovlatinaj

nederlandaj

~o: tuin; ~a: tuin-; ~isto: tuinman; stud~o, eksperiment~o, botanika ~o: botanische tuin; ~urbo: tuinstad.

polaj

~o: ogród, sad; ~a: ogrodowy, ogrodniczy, sadowniczy; ~isto: ogrodnik, sadownik; besto~o, zoologia ~o: ogród zoologiczny, ZOO; flor~o: ogród kwiatowy; frukto~o: sad (owocowy); infan~o: przedszkole; legom~o: ogród (warzywny); publika ~o: park; stud~o, eksperiment~o, botanika ~o: ogród botaniczny; vintra ~o, vintro~o: ogród zimowy; ~urbo: miasto-ogród.

portugalaj

~o: jardim; ~a: relativo a jardim; ~isto: jardineiro; stud~o, eksperiment~o, botanika ~o: jardim botânico.

rumanaj

rusaj

~o: сад, огород (legoma); ~a: садовый; ~isto: садовник; ~urbo: город-сад.

svedaj

~o: trädgård; ~isto: trädgårdsmästare; stud~o, eksperiment~o, botanika ~o: botanisk trädgård.

volapukaj

~o: gad.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
2. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro 1a
3. Évelyne: Dina kaj Évelyne, 2016-01-07
4. Infanoj el multaj landoj, Bavaresperantoinfo, 2003-04 ĝis 06
5. la naska fasko, 2005, numero 13a
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, sterkskarabo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, sub la saliko
8. H. Haas: Heinrich (Henrik) Haas, fondinto de Esperanto-societo en Maribor, 2010
9. -: Rondiro tra Munkeno, 2007
10. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, [1898?]

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
publika ~o: Mankas dua fontindiko.
publika ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
stud~o, eksperiment~o, botanika ~o: Mankas dua fontindiko.
stud~o, eksperiment~o, botanika ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~urbo: Mankas dua fontindiko.
~urbo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~o:
    "~kulturo" meritus apartan derivaĵon. La vinjeto
    HOR uzas la sinoniman terminon "hortikulturo", kiu
    ankoraŭ mankas en REVO. [MB]
  

ℛevo | datumprotekto | gxarde.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.41 2017/07/12 10:10:15