forci
(tr)
PIV1
PIV1
- 1.
- Kultivi subvitre plantojn, donante al ili la plej bonajn kondiĉojn, por ke ili rapide kresku.
- 2.
- Perforte ŝanĝi la kondiĉojn por pli facile povi atingi ion: sed kompreneble kaj bedaŭrinde oni ne volas trankvile ĝisatendi la naturan plenumiĝon de tiu evoluo, sed klopodas forci ĝin [1].
1.
William Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj
- beloruse:
- вырошчваць у цяплічных умовах
- ĉeĥe:
- rychlit (rostliny), urychlit
- france:
- forcer
- hungare:
- 1. üvegházban nevel 2. erőltet, forszíroz
- japane:
- 促成栽培する [そくせいさいばいする]
- nederlande:
- forceren
- portugale:
- 1. cultivar em estufa
- ruse:
- выращивать в тепличных условиях, ускорить созревание
- slovake:
- rýchliť, urýchliť (rastliny)
- ukraine:
- вирощувати в парнику/теплиці
forcejo
- Vitra domo aŭ kesto kun vitra surfaco, kie oni forcas plantojn: iom for staris belega granda forcejo, ĝiaj miloj da kristalaj paneloj scintilis en la sunlumo [2].
2.
L. Frank Baum, trad. Donald Broadribb: Tiktoko de Oz
- angle:
- greenhouse, hothouse
- beloruse:
- цяпліца, цяплярня, аранжарэя, парнік, расаднік
- ĉeĥe:
- fóliovník, pařeniště, rychlírna, skleník
- ĉine:
- 暖房 [nuǎnfáng], 暖室 [nuǎnshì], 温室 [wēnshì]
- france:
- serre
- germane:
- Treibhaus, Gewächshaus
- hispane:
- invernadero
- hungare:
- üvegház
- japane:
- 温室 [おんしつ]
- nederlande:
- serre, broeikas
- pole:
- inspekt, szklarnia
- portugale:
- estufa
- ruse:
- парник, теплица, оранжерея
- slovake:
- parenisko, rýchliareň, skleník
- ukraine:
- парник, теплиця
forceja efiko
- Varmiĝo kaŭzita per tio, ke ŝirma substanco (ekzemple vitra fenestro) enlasas radiojn de certaj frekvencoj, kiuj kunportas varmon, sed ne ellasas la reflektitajn radiojn, kiuj havas alian frekvencon. Ĝenerale konata tiu efiko iĝis pro la varmiĝo de la tera atmosfero, kiun kaŭzas molekuloj de karbondioksido, akvo, ozono, metano kaj aliaj gasoj reflektante la infraruĝajn radiojn el la tersurfaco: metano, eligita de ruktantaj bovoj, kontribuas al la forceja efiko, kiu ĥaosigas la klimaton [3].
3.
Krys Ungar: Vivu vigle kaj vegetare, Monato, 1995/07, p. 18
- angle:
- greenhouse effect
- beloruse:
- парніковы эфэкт
- ĉeĥe:
- skleníkový efekt
- ĉine:
- 温室效应 [wēnshìxiàoyìng]
- france:
- effet de serre
- germane:
- Treibhauseffekt
- hispane:
- efecto invernadero
- hungare:
- üvegházhatás
- japane:
- 温室効果 [おんしつこうか]
- nederlande:
- broeikaseffect
- pole:
- efekt szklarniowy
- portugale:
- efeito estufa
- rumane:
- efect de seră
- ruse:
- парниковый эффект
- slovake:
- skleníkový efekt