Aldoni tradukojn al ReVo:

forc/i SPV

forci

serĉi 'forci'
[forc.0i]
(tr)
PIV1
1.
[forc.0i.HOR]
HOR Kultivi subvitre plantojn, donante al ili la plej bonajn kondiĉojn, por ke ili rapide kresku.
2.
[forc.0i.FIG]
Perforte ŝanĝi la kondiĉojn por pli facile povi atingi ion: sed kompreneble kaj bedaŭrinde oni ne volas trankvile ĝisatendi la naturan plenumiĝon de tiu evoluo, sed klopodas forci ĝin [1].
1. William Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj
beloruse:
вырошчваць у цяплічных умовах
ĉeĥe:
rychlit (rostliny), urychlit
france:
forcer
hungare:
1. üvegházban nevel 2. erőltet, forszíroz
japane:
促成栽培する [そくせいさいばいする]
nederlande:
forceren
portugale:
1. cultivar em estufa
ruse:
выращивать в тепличных условиях, ускорить созревание
slovake:
rýchliť, urýchliť (rastliny)
ukraine:
вирощувати в парнику/теплиці

forcejo

serĉi 'forcejo'
[forc.0ejo]
[forc.0ejo.HOR]
HOR Vitra domo aŭ kesto kun vitra surfaco, kie oni forcas plantojn: iom for staris belega granda forcejo, ĝiaj miloj da kristalaj paneloj scintilis en la sunlumo [2].
2. L. Frank Baum, trad. Donald Broadribb: Tiktoko de Oz
angle:
greenhouse, hothouse
beloruse:
цяпліца, цяплярня, аранжарэя, парнік, расаднік
ĉeĥe:
fóliovník, pařeniště, rychlírna, skleník
ĉine:
暖房 [nuǎnfáng], 暖室 [nuǎnshì], 温室 [wēnshì]
france:
serre
germane:
Treibhaus, Gewächshaus
hispane:
invernadero
hungare:
üvegház
japane:
温室 [おんしつ]
nederlande:
serre, broeikas
pole:
inspekt, szklarnia
portugale:
estufa
ruse:
парник, теплица, оранжерея
slovake:
parenisko, rýchliareň, skleník
ukraine:
парник, теплиця

forceja efiko

serĉi 'forceja efiko'
[forc.0ejaefiko]
[forc.0ejaefiko.EKOL]
EKOLFIZ Varmiĝo kaŭzita per tio, ke ŝirma substanco (ekzemple vitra fenestro) enlasas radiojn de certaj frekvencoj, kiuj kunportas varmon, sed ne ellasas la reflektitajn radiojn, kiuj havas alian frekvencon. Ĝenerale konata tiu efiko iĝis pro la varmiĝo de la tera atmosfero, kiun kaŭzas molekuloj de karbondioksido, akvo, ozono, metano kaj aliaj gasoj reflektante la infraruĝajn radiojn el la tersurfaco: metano, eligita de ruktantaj bovoj, kontribuas al la forceja efiko, kiu ĥaosigas la klimaton [3].
3. Krys Ungar: Vivu vigle kaj vegetare, Monato, 1995/07, p. 18
angle:
greenhouse effect
beloruse:
парніковы эфэкт
ĉeĥe:
skleníkový efekt
ĉine:
温室效应 [wēnshìxiàoyìng]
france:
effet de serre
germane:
Treibhauseffekt
hispane:
efecto invernadero
hungare:
üvegházhatás
japane:
温室効果 [おんしつこうか]
nederlande:
broeikaseffect
pole:
efekt szklarniowy
portugale:
efeito estufa
rumane:
efect de seră
ruse:
парниковый эффект
slovake:
skleníkový efekt

administraj notoj