- [gaj.G0o.NOM]
Vira antaŭnomo
latindevena:
Gajo Julio Cezaro;
vin salutas Gajo, la gastiganto de mi
[19].
Rim. 1:
PIV2 listigas la nomon en aparta artikolo, kiel homonimon de
la Fundamenta radiko; tamen ŝajnas, ke la antaŭnomon eblas
rigardi derivaĵo el la responda radiko; eĉ se historie
tia derivo estas dubinda, iuj homoj perceptas la nomon tiel,
kaj tia vidpunkto estas avantaĝa por Esperanto.
[Sergio Pokrovskij]
Rim. 2:
Dum sia frua periodo Latino malhavis apartan literon por [g];
anstataŭe estis uzata C. Kiam la romanoj elpensis diakritaĵon
G (t.e. C kun diakrita streketo), la antaŭnomo tamen dum longa
tempo restis ĉe la tradicia skribo per C; en Esperanto estas
nenia motivo imiti tiun misskribon, tiom malpli, ke ĝi
kolizias kun aliaj vortoj propre Esperantaj. La skriboj kiuj
ĉiam kapablis distingi inter g kaj k (ekz-e la greka)
konservis la ĝustan sonformon kun [g].
[Sergio Pokrovskij]