burleska
- Ekstravagance komika, kontrastiganta la noblecon de la temo kun la trivialeco de la stilo: burleska poemo; centoj da maskitoj vagadas laŭ la stratoj de Binche, „intrigas“, iras de trinkejo al trinkejo, amuzante sin per multaj ŝercburleskaĵoj [1]; el la peza franca originalo fariĝas do poemo pli burleska ol filozofia, pli rakonta ol didaktika [2]; la situacio, almenaŭ en burleska formo, spegulas la multe pli seriozan mortpafadon en Londono [3]; ĝi similas burleskan skeĉon, sed ne politikan satiron [4].
1.
Maxime Lechien: Fama karnavalo en Binche, Monato, 2000/06, p. 16
2. Carlo Minnaja: Mezepokaj sekret(igit)aj sonetoj, Monato, 2008/08, p. 31
3. Paul Gubbins: Faktoj senfaktaj kaj murdo en la metroo, Monato, 2005/10, p. 12
4. Etelo Liliano VOJNIĈ, trad. Vladimir OKC: Ojstro verkas pamfletojn, Parto II, Ĉapitro 3
2. Carlo Minnaja: Mezepokaj sekret(igit)aj sonetoj, Monato, 2008/08, p. 31
3. Paul Gubbins: Faktoj senfaktaj kaj murdo en la metroo, Monato, 2005/10, p. 12
4. Etelo Liliano VOJNIĈ, trad. Vladimir OKC: Ojstro verkas pamfletojn, Parto II, Ĉapitro 3
- angle:
- burlesque
- beloruse:
- бурлескны
- ĉeĥe:
- burleskní, drsně komický, žertovný
- france:
- burlesque
- germane:
- burlesk
- hebree:
- בּוּרלֶסקָה
- hispane:
- burlesco
- hungare:
- burleszk, kacagtató
- itale:
- burlesco
- japane:
- 滑稽な [こっけいな], 道化た [どうかた], 茶化した [ちゃかした]
- pole:
- burleskowy, krotochwilny
- ruse:
- бурлескный, вычурно- комический
- slovake:
- burleskný, fraškovitý, komický
- ukraine:
- бурлескний, вигадливо-комічний (про твір чи виставу)
burlesko
burleskulo
- Rolulo kiu prezentas malnoblan, komikan rolon, kontraste al pli noblaj: ni restas ja la modernaj burleskuloj apud elito, kiu akceptas, ke ni moku ĝin por ke ĝi ĝuu la privilegion aspekti tolerema kaj kapabla ridi pri si mem [5]; spektaklo recitata en miksita lingvo, kiu kunfandis kaj unuigis diversajn dialektojn de norda Italio kun la lingvo de la mezepokaj burleskuloj, por elvoki la rakontmanieron de la kamparanoj [6]. amuzisto
5.
Arto taŭzata sed ankoraŭ
potenca, Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013
6. Roberto Pigro: Ĉu vi parolas „grammelot”?, Monato, 2017/07, p. 18
6. Roberto Pigro: Ĉu vi parolas „grammelot”?, Monato, 2017/07, p. 18
- angle:
- buffoon
- beloruse:
- блазан
- ĉeĥe:
- tatrman, šašek
- france:
- bouffon, amuseur, comique burlesque (amuseur)
- hispane:
- bufón
- hungare:
- mókamester, nevettető
- itale:
- buffone, comico
- japane:
- 道化役者 [どうけやくしゃ], 道化師 [どうけし]
- ruse:
- шут
- slovake:
- komik, pajác
- ukraine:
- актор-комік, блазень